Jdi na obsah Jdi na menu
 


3-e Gramatiko de Esperanto

10. 12. 2014

5.2.4. Deklinacio. En Esperanto estas jenaj kazoj: la nominativo havanta la finaĵojn -o, -oj (domo, domoj) kaj la akuzativo aldonanta la finaĵon "-n" (domon, domojn). La ceteraj kazoj estas esprimataj per prepozicioj starantaj antaŭ la nominativo (en la domo, pri la domoj), ili do estas kazoj prepoziciaj, nomataj ankaŭ prepozitivoj. Se prepozitivo akceptas la akuzativan finaĵon, ne temas pri speciala kazo, sed pri direkto (en la domon, antaŭ la domojn).

5.6. Verbo.

La verbo esprimas agon aŭ staton de ia subjekto.

5.6.1. Divido.

5.6.1.1. Laŭ la ago kaj stato.

a) ag-verboj: ami, bati, pensi

b) stat-verboj: sani, sidi, taŭgi

c) kopuloj: esti, aspekti, iĝi, ŝajni (ili esprimas rilaton inter estaĵo kaj ĝia kvalito: via frato aspektas saĝa)

d) modaj helpverboj: voli, devi, povi

5.6.1.2. Laŭ la transitiveco.

a) transitivaj: fermi ion, startigi aŭton, vidi iun, mortigi iun (ili bezonas rektan objekton en la akuzativo; apartenas al ili ĉiuj verboj kun la sufikso -igi)

b) netransitivaj: sidi, morti, fermiĝi, vidiĝi, aŭto startas (ili ne povas havi rektan objekton; apartenas al ili ĉiuj verboj kun la sufikso -iĝi)

c) ambiguaj: fumi cigaredon - la cigaredo fumas; bati la sesan horon - la sesa horo batas; la infanoj ludas (sen objekto) - la infanoj ludas pilkon - li ludas violonon - la violono ludas melodion – li ludas la melodion per violono (ĉi tiuj verboj estas nur nemultaj esceptoj penetrintaj en la lingvon internacian sub influo de naciaj lingvoj).

5.6.1.3. Laŭ aspektoj. La verbaj aspektoj montras la agon en ĝia daŭro (li iris) aŭ rezulto (li alvenis), en ĝia komenciĝo (li eklegis la libron) aŭ ripetiĝo (li relegis la libron), en ĝia momenteco (ekfulmis) aŭ ofteco (fulmadis). La plej gravaj aspektoj estas la daŭra kaj la rezulta, sen kiuj ne povas ekzisti la ceteraj: li finlegis la libron (rezulto), li estis finleganta la libron (daŭro). Tial la aspektoj daŭra kaj rezulta estas bazaj, dum la ceteraj estas aspektoj suplementaj.

c) La faktitivo estas sistemo, en kiu la ago estas trudata de la subjekto al iu, kiu ĝin plenumas aŭ suferas. La faktitivo estas esprimata per IGI, kiu povas esti aŭ memstara (analiza formo) aŭ kiel sufikso (sinteza formo).

Ĉe la netransitivaj verboj la kaŭzanta ago povas esti nur aktiva (dormigi = igi dormanta), dum ĉe la transitivaj ĝi povas esti aŭ aktiva (manĝigi ĉevalojn per fojno = igi ĉevalojn manĝantaj fojnon) aŭ pasiva (manĝigi ĉevalojn al tigroj = igi ĉevalojn manĝataj de tigroj). Plej ofte ĝi estas pasiva (vidigi = igi vidata; konstruigi = igi konstruita; fermigi = igi fermita).

Se oni volas distingi la du diferencojn, oni povas uzi participan elementon (manĝantigi ĉevalojn, manĝatigi ĉevalojn). Tiujn formojn oni uzas nur escepte, ekzemple por montri la futuran tempon (okazontigi la aferon, devontigi sin pagi grandan sumon).

Ĉe la sinteza formo estas uzataj jenaj rimedoj por distingi la ordonanton de la plenumanto de la ago: Paŭlo konstruigis domon PER Petro - La domo konstruita de Petro estis konstruigita DE Paŭlo - La domo estis konstruigita DE Paŭlo PER Petro (Paŭlo ordonis, Petro plenumis). Ili lernigis SIAN langon paroli. Li atentigis ŝiN. Mi sentigos AL vi mian vipon. Li havigis AL si la libron PER agento. Li konstruigis AL sia amatino belan domon PER fama arkitekto. Ŝi kombigis AL si la harojn PER servistino KUN ora kombilo (= la servistino havis oran kombilon; ke ŝi uzis ĝin, necesas diveni el la teksto).

Ĉe la analiza formo post IGI sekvas la subjekto de la kaŭzata ago, en la akuzativo, poste sekvas verbo en la infinitivo kaj fine ĝia objekto: Li igis lin legi la libron. Li igis ĉevalon manĝi fojnon. Li igis (onin) tajlori veston.

Ĉe la analiza formo la kaŭzata ago estas aktiva. Komparu: konstruigi domon per arkitekto (=igi domon konstruita per arkitekto) - igi arkitekton konstrui domon (= igi arkitekton konstruanta domon).

La analizan formon oni uzas ankaŭ tiam, kiam la kaŭzata ago jam estas esprimata per derivaĵo kun la sufikso -IGI: Li igis (onin) purigi la veston. Li igis pintigi la krajonon.

Rimarku, kiel grava estas la vortordo: Ili igis la soldatojn mortigi (= ke la soldatoj mortigu iun). Ili igis mortigi la soldatojn (= ke la soldatoj estu mortigitaj de iu). La analiza formo ne estas uzata ĉe la netransitivaj verboj: starigi tablon (ne: igi tablon stari). Tre similan signifon kiel la memstara IGI havas LASI, sed estas inter ili diferencoj: IGI montras volon, deziron, ordonon, dum LASI signifas "ne malhelpi": ŝi lasis lin foriri (ŝi ne malhelpis, ke li foriru), ŝi igis lin foriri (ŝi sendis lin for).

 

6.3.3. Objekto.
La objekto estas frazelemento esprimanta tion, kion la ago trafas. Ĝi povas esti substantiva (deziri libron), infinitiva (deziri kanti) aŭ subpropozicia (deziri ke oni kantu). La objektoj estas rektaj (akuzativaj), kiam la ago rekte trafas la objekton (marteli feron; aĉeti libron; trinki lakton) kaj nerektaj (prepozitivaj) kiam la ago nur koncernas la objekton (paroli pri io; diri al iu; akcepti de iu). La nerektaj objektoj estas traktativaj, kiam oni traktas pri la objekto (paroli pri la patro; zorgi pri la infano), dativaj, kiam io estas transdonata al la objekto (diri al la patro; aĉeti al la fratino), kaj ablativaj, kiam io estas apartigata aŭ forprenata de la objekto (akcepti de iu; preni de iu). La objektoj fiksaj aperas devige post certaj verboj (aparteni al iu; sed ne: aparteni iun), dum la objektoj alternaj povas libere varii sen ŝanĝo de la signifo (danki iun - danki al iu; atendi iun - atendi je iu). La objektoj diversaj varias ŝanĝante la signifon (kredi ion - kredi je iu). La verboj transitivaj do estas fiksobjektaj, alternobjektaj kaj diversobjektaj. La verboj unudirektaj povas havi nur unu objekton, rektan aŭ nerektan (ami iun; zorgi pri iu), la verboj dudirektaj havas unu objekton rektan kaj unu nerektan (savi iun de io; diri ion al iu), la verboj tridirektaj havas unu objekton rektan kaj du nerektajn (kredi ion al iu pri iu). Neniu verbo povas havi samtempe du rektajn objektojn, tial kelkaj alternobjektaj dudirektaj verboj havas du eblojn de esprimiĝo (instrui infanojn pri la matematiko - instrui la matematikon al la infanoj; peti najbaron pri pano - peti panon de najbaro; sciigi novaĵon al amiko - sciigi amikon pri novaĵo). La infinitiva objekto povas servi en la funkcio jen de la rekta objekto (mi permesis al li foriri = mi permesis al li foriron), jen de la nerekta (mi instruis lin legi = mi instruis lin pri legado), plie ĝi mem povas havi proprajn objektojn (mi deziras legi libron al vi).

 

Pri la aŭtoro http://eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Malovec

 

Kompletan tekston de Gramatiko de Esperanto fare de Malovec vi povas alŝuti tie ĉi:

http://www.literatura.bucek.name/malovec/malovec_gramatiko-esp.pdf

 

 

↑ reen al la enhavo   al la sekva ĉapitro 4-e La Tuta Esperanto

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář