Jdi na obsah Jdi na menu
 


4-e La Tuta Esperanto de Seppik

11. 12. 2014

akuzativo § 15, 16, 17, 18, 30.Rim. 4, 48, 49, 76-80, 125
akuzativo de mezuro § 78
akuzativo de tempo § 77
akuzativo anst. prepozicioj § 76

15. Akuzativo aŭ la arto ekstermi ratojn.

Tiun ĉi arton mi lernis en Kiruna trans la polusa cirklo, kiam mi gvidis tie Esperantajn kursojn.

La infanoj instruis ĝin al mi, kaj ĝi estas tre simpla kaj facila – per la Esperanta akuzativo «la grava litero: N».

Certe vi komprenas la frazon:

La kato manĝas la rato.

 

Sed mi ne komprenas ĝin! Ĉar ĝi ne montras, kiu manĝas, ĉu la kato aŭ la rato; kiu estas manĝata, ĉu la rato aŭ la kato. Tio nenion diras, ke ni komencas la frazon per la kato, ĉar en Esperanto la vortordo estas libera kaj ne influas la sencon de la frazo. La frazoj:

La kato estas besto.

Besto estas la kato.

Estas besto la kato.

La kato besto estas.

Besto la kato estas.

Estas la kato besto.

estas tute samsencaj, kvankam ilia vortordo ne estas egala.

 

/*«Estas la kato besto?» ne impresas kiel demando. Ĉiuj demandoj devas komenciĝi per iu DEMANDA VORTO (kiu? kio? ĉu? k.t.p.), ĉe kio la vortordo ne ŝanĝiĝas. Do ne «Estas la kato besto?», sed Ĉu la kato estas besto?*/

Tial ankaŭ:

La kato manĝas la rato

kaj:

La rato manĝas la kato

devas havi egalan sencon. Tio fariĝas ebla per «la litero n», kiu montras la celon de la ago, al kiu aŭ kio la ago estas direktita.

Sekve:

La kato manĝas la ratoN.

La ratoN manĝas la kato.

 

Nun ni klare vidas, ke ili estas vere samsencaj, kvankam unu komenciĝas tie, kie la alia finiĝas. En ambaŭ frazoj la kato estas tiu, kiu manĝas, kaj la rato estas manĝata (dank' al Dio!). La kato plenumas la agon, dum la rato estas la celo, la objekto de tiu ago. Al la rato la ago estas direktita, kaj tion montras la litero n.

Ni signu tion per sagoj:

——————>

La kato manĝas la ratoN.

La ratoN manĝas la kato.

<——————

En tiuj lingvoj, kie akuzativo ne ekzistas kaj kie la vortordo pro tio ne estas libera, la dua frazo (la raton manĝas la kato) devas esti tradukata kun la sama vortordo kiel la unua (la kato manĝas la raton). Por tamen konservi la inversan vortordon, oni aŭ pasivigas la verbon (la rato estas manĝata de la kato) aŭ uzas ĉirkaŭskribon (la rato estas tiu, kiun la kato manĝas). Tio montras, kian simplecon, flekseblecon kaj klarecon de esprimoj la akuzativo ebligas kaj ke ĝi estas grava avantaĝo de Esperanto.

 

Por ke la manĝanto kaj manĝato interŝanĝu siajn rolojn, oni nur bezonas ŝanĝi la lokon de n:

La katoN manĝas la rato.

La rato manĝas la katoN.

 

Tiamaniere mi klarigis la akuzativon al la infanoj en Kiruna, kaj poste mi kontrolis, ĉu ili komprenas la aferon.

 

Ili respondis jene: «Se oni metas la literon "-n" al la rato, tiam la kato manĝas kaj la rato estas manĝata; se oni metas ĝin al la kato, tiam la rato manĝas kaj la kato estas manĝata».

Se do vi volas ekstermi la ratojn en via domo, pendigu belan "-n" sur ilia vosto, tiam la kato venos kaj formanĝos ilin ĉiujn. Sed ne faru eraron kaj ne metu "-n" sur la voston de la kato, ĉar tiam la ratoj venos kaj formanĝos vian belan katon!

 

16. Subjekto kaj objekto.

Ĉiu vorto en la frazo havas sian specialan taskon, same kiel ĉiu parto de la aŭtomobilo. La ĉefan rolon ludas la verbo (motoro), ĉirkaŭ kiu grupiĝas la ceteraj partoj de la frazo – subjekto, objekto kaj aliaj. Subjekto estas estaĵo aŭ objekto, kiu agas, kiu faras tion, kion la verbo esprimas, la objekto (aŭ rekta komplemento) indikas tiun aŭ tion, kiu estas la celo de la ago, al kiu la ago estas direktita. Se ekz. kato manĝas raton, la kato estas la aganto (subjekto), dum la rato estas la celo (objekto) de la ago »manĝi«.

Atentu bone tiun ĉi gravan regulon:

 

Subjekto havas neniam la finaĵon "-n", dum objekto ĉiam havas ĝin.

 

Ekzemploj: (subjekto diklitere, objekto klinlitere):

Knabo batas hundoN. Urso ŝatas mieloN. Leono havas fortajN dentojN. Ŝi skribis multajN leterojN. Mi amas ŝiN. Li ne komprenas tioN.

 

La normala vortordo estas: subjekto + verbo – objekto (Mi amas vin). Sed la ordo de la vortoj povas esti ankaŭ tute mala, kiel ni jam vidis (la raton manĝas la kato). Ĝuste en tiaj okazoj oni devas esti speciale atentema kaj nepre elserĉi la subjekton kaj objekton!

 

Ekzemploj: (subjekto diklitere, objekto klinlitere):

ĈokoladoN manĝas la knabino (= Tio estas ĉokolado, kion la knabino manĝas). HundoN batas la knabo (= Tio estas hundo, kiun la knabo batas). MultajN leterojN ŝi skribis hodiaŭ. LiN amas ŝi. TioN mi ne komprenas.

Tiel subjekto kiel objekto povas konsisti el nur unu vorto ('Knabo trinkas akvon') aŭ el tuta grupo da vortoj. Ĉiuj objektvortoj devas havi la finaĵon "-n", ne sole unu el ili: Multaj diverslandaj esperantistoj vizitis la grandaN EsperantaN kongresoN en Stockholm.

 

Tasko 3.

(Korektu tiujn ĉi frazojn, substreku la verbojn kaj signu la subjekton kaj objekton per sago – la pinto de la sago montru al la objekto, la vosto al la subjekto):

 

Mia frato lernas Esperanto . La fraŭlino skribas letero . Ĉu vi konas ŝi ? Ŝia patro havas du grandaj domoj . Kial vi ne salutis li ? Ĉar mi ne vidis li . Kafo mi ne deziras, sed mi petas lakto . Kio diris la knabo ? Tio ŝi neis . Mi tute ne kredas, kio ŝi diras. Prenu krajono kaj skribu mallonga rakonto ! Mi li vidis, sed li mi ne vidis. Ĉu vi komprenis tio , kio mi diris?

 

Tria leciono

17. Verbo kaj objekto.

Komparu la frazojn:

Li tuŝis la muroN.

Knabo portas seĝoN.

Ŝi legas libroN.

kaj

Li staris la muron.

Knabo sidas seĝon.

Ŝi iras libron.

 

Ni vidas, ke la tri unuaj frazoj estas bonaj, dum la tri lastaj estas «malsanaj». Kial? Ĉar la verboj tuŝas, portas, legas kaj staras, sidas, iras ne estas egalaj. La unuaj tri havas rektan objekton (akuzativ-objekton: muron, seĝon, libron), ĉar ili estas transitivaj; la aliaj tri ne povas havi rektan objekton, ĉar ili estas netransitivaj. La diferenco inter transitiva kaj netransitiva verbo estas tio, ke la ago de la transitiva verbo celas iun aŭ ion, estas direktita al iu aŭ io, ekz. Patrino vekis Petron (Petro estas la celo de la ago «veki»), sed la ago de la netransitiva verbo tian celon ne havas, ekz. Petro vekiĝis.

 

Ĉar la verboj staras, sidas, iras estas netransitivaj kaj ne povas havi rektan objekton, ni devas ŝanĝi tiujn frazojn: Li staras ĉe la muro. Knabo sidas sur seĝo. Ŝi iras kun libro. En ili mankas la akuzativa finaĵo -n, ĉar ĉe la muro, sur seĝo kaj kun libro ne estas rektaj objektoj.

Kelkaj transitivaj verboj:

havas (monoN), trinkas (kafoN), manĝas (bananoN), skribas (leteroN), parolas (EsperantoN), aŭdas (muzikoN), aŭskultas (radioN), vidas (filmoN), rigardas (bildoN), komprenas (nenioN), k.t.p.

 

Netransitivaj verboj:

estas, sidas, staras, kuŝas, iras, dormas, plaĉas, apartenas, ŝajnas, kreskas, vivas, loĝas, mortas, fartas, ploras, ridas, eraras, pluvas, neĝas, hajlas, degelas, brilas, k.t.p.

Nur malgranda parto de la verboj estas netransitiva, dum la plej multaj estas transitivaj. Atentu precipe tion, ke "havas" estas transitiva kaj havas sekve rektan objekton, dum "estas" estas netransitiva kaj neniam povas ĝin havi. Plue en bona Esperanto oni diras ne «apartenas min, plaĉas ŝin, ŝajnis ilin», sed apartenas al mi, plaĉas al ŝi, ŝajnis al ili.

En kelkaj maloftaj okazoj oni tamen povas uzi rektan objekton ankaŭ kun netransitivaj verboj, nome kiam la verbo kaj objekto estas formitaj el la sama radiko aŭ estas sence parencaj: Ĉiu iru sian vojon. Tiel li vivis sian tutan vivon. Li mortis gloran morton. Ŝi ploris krokodilajn larmojn.

 

Resumo.

La rekta objekto de la transitivaj verboj havas la finaĵon "-n". La subjekto havas ĝin neniam. La prepozicioj (al, kun, pri k.t.p.) regas ĉiam nominativon.

 

18. Adjektivo.
La adjektivo staras kutime antaŭ la substantivo, kiu ĝi rilatas (bona patro), sed en esceptaj okazoj povas stari ankaŭ post ĝi (patrino kara, lingvo internacia) precipe en poezia stilo kaj kiam oni volas apartigi du adjektivojn (la bela lingvo itala). La adjektivo devas kaze (nominativo kaj akuzativo) kaj nombre (ununombro kaj multnombro) akordi kun sia substantivo:
BonaJ patroj. Mi vidis interesaN filmoN. Aĉetu freŝaJN pomoJN!

 

30. -anto, -into, -onto. Rimarko 4: Ĉar lernanto, petinto k.t.p. estas substantivoj, ili ne povas havi akuzativ-objekton. Do ne «lernanto Esperanton, petinto monon», sed: lernanto de Esperanto, petinto de (aŭ pri) mono, kredanto je Dio; k. t. p.

 

47. La kazo post la prepozicioj.
Ĉiuj prepozicioj per si mem regas ĉiam nominativon: en mi, al vi, kun ŝi, sen li, sur la tablo, sub la benko k.t.p. Kelkfoje kun la prepozicioj estas uzata ankaŭ akuzativo, sed tio ne dependas de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj, kaj en tiaj okazoj akuzativo estus uzata ankaŭ sen prepozicio,

48. Direkto.
Komparu la frazojn:
Petro estas hejme. Petro iras hejmeN.
Li estas tie. Li iras tieN.


La vortoj hejme kaj tie indikas lokon, kie la persono troviĝas, dum hejmeN kaj tieN montras la celon aŭ direkton, al kiu li moviĝas: li ne estas hejme, sed li iras en la direkto de la hejmo (=hejmen). Tiun celon aŭ direkton, transiron de unu loko al alia, montras la finaĵo -n, kiu signas ja ankaŭ la celon de la ago ĉe la transitivaj verboj. Temas do fakte pri la sama akuzativo!


Indikante transiron de unu loko al alia, oni devas kompreneble uzi ankaŭ verbojn de movo: iras, kuras, flugas, naĝas, metas, ĵetas, veturas, vojaĝas, rapidas, k.t.p. Ne estas grave, ĉu ili estas transitivaj aŭ netransitivaj. La sama rilato kiel supre estas ankaŭ inter la frazoj:
La krajono estas en la poŝo.
La ĉapelo estas sur la kapo.

 

kaj:
Mi metas la krajonon en la poŝoN.
Mi metas la ĉapelon sur la kapoN.

 

La unuaj frazoj montras la lokon, kie la krajono kaj ĉapelo troviĝas, dum la lastaj du indikas ilian transmeton al nova loko. En la poŝoN kaj sur la kapoN havas la akuzativan finaĵon ne pro la prepozicioj en kaj sur, sed pro tio, ke ili esprimas celon de movo. Kaj la vortoj krajono kaj ĉapelo estas akuzativaj, ĉar ili estas rektaj objektoj de la transitiva verbo: metas.


Do ni vidas, ke la akuzativo estas uzata por du celoj:
1. por montri celon (objekton) de ago kaj
2. por indiki celon (direkton) de movo.

 

La esenco estas la sama.


Pluaj ekzemploj:
1. Loko: La lernanto estas en la lernejo. La libro kuŝas sur la tablo. Muso sidas sub la lito. Ŝi iris apud la edzo. La seĝo staras antaŭ la piano. Arbo kreskas malantaŭ la domo. La vagonaro veturis inter montoj. La dometo staras trans la rivero. La mastro laboras ekster la domo. Aeroplano flugis super la urbo.
2. Celo de movo: La lernanto iras en la lernejon. Mi metas la libron sur la tablon. Muso kuris sub la liton. Ŝi iris apud sian edzon. Li metis la seĝon antaŭ la pianon. La fremdulo iris malantaŭ la domon. La vagonaro enveturis inter la montojn. La birdo flugis trans la riveron. La viro iris ekster la domon. Flugmaŝino venis super la urbon.


Rimarko: Atentu, ke la verboj de movo ne ĉiam indikas movon (transiron) de unu loko al alia, sed povas montri ankaŭ movon en la sama loko: Mi iras en la ĉambro = mi estas en la ĉambro kaj ĉirkaŭiras tie. La birdo flugis trans la rivero = la birdo jam estis trans la rivero kaj flugis tie.

49. Senakuzativaj prepozicioj.
Ĵus ni pritraktis prepoziciojn, kiuj havas du signifojn: kun nominativo ili indikas lokon, kie io troviĝas, kun akuzativo ili montras la celon, al kiu io moviĝas. Tiaj prepozicioj estas: sur, en, sub, apud, antaŭ, malantaŭ, post, inter, trans, ekster, super, ĉirkaŭ, kontraŭ.


Al tute alia kategorio apartenas: al, ĝis, de, el. Ili neniam indikas lokon, sed montras nur direkton. Tial mankas kaŭzo por uzi kun ili akuzativon – ili estas ĉiam sekvataj de nominativo. Sekve neniam: »al la kontoron, el la domon, de la tablon, ĝis la matenon«, sed ĉiam simple: al la kontoro, el la domo, de la tablo, ĝis la mateno.
 

Al tiu ĉi kategorio apartenas verdire ankaŭ: ĉe, tra kaj preter, kvankam kelkfoje – laŭ nia opinio senbezone – ili estas uzataj en ambaŭ sencoj (loko kaj direkto). Kutime ĉe indikas nur lokon, tra kaj preter nur direkton. Tial mankas kaŭzo por uzi kun ili akuzativon kaj sufiĉas nominativo, same kiel ĉe: al, ĝis, de kaj el. Do ne »mi iris tra la pordon, li iris preter la domon«, sed tute simple mi iris tra la pordo, li iris preter la domo. Same ankaŭ la francismo venu ĉe min, kiun oni kelkfoje renkontas, ne estas rekomendinda. Pli bona kaj simpla estas: venu al mi.


Akuzativo estas neniam uzata kun: al, ĝis, de, el, da, pri, pro, por, per, kun, sen, je, dum, laŭ, malgraŭ kaj prefere ankaŭ ne kun: ĉe, tra, preter.

Tasko 9.
(Alskribu la finaĵon "-n" kie ĝi estas necesa!)
Matene la laboristoj iras en la fabriko kaj dum la tuta tago ili laboras en la fabriko . Post la promenado mi iris hejme kaj hejme mi skribis letero al mia amiko . Jam antaŭ unu horo la mastrino metis la manĝo sur la tablo kaj ankoraŭ nun ĝi atendas vi sur la tablo . Pro la pluvo jam kelkaj homoj staris sub la granda arbo kaj ankaŭ ni kuris sub ĝi . El la katedro la pastro iris antaŭ la altaro kaj nun li preĝas antaŭ altaro . La libro glitis malantaŭ la sofo kaj serĉante ĝi li trovis malantaŭ la sofo ankaŭ la malaperinta gazeto . Post mallonga tempo la instruisto venis el sia ĉambro kaj iris al la nigra tabulo . Subite ŝi iris trans la strato , ĉar trans la strato staris ŝia amikino . De kie vi venas kaj kie vi iras?

 

70. -igi. Rimarko 2: -iĝi indikas kutime transiron de unu stato al alia, kaj tial oni ne bezonas uzi kun ĝi akuzativon de direkto: Sidiĝu sur la seĝo! Sed kelkfoje ĝi povas signifi ankaŭ transiron de unu loko al alia, kaj tiam la apliko de akuzativo estas pravigebla: Li sidis sur seĝo, sed poste li sidiĝis sur sofoN, kaj fine li eĉ kuŝiĝis sur la sofo. Tamen ankaŭ en tiaj okazoj oni povas tute bone uzi nominativon, kiam ne ekzistas danĝero por miskompreno (vidu ankaŭ paĝon 45 en «Lingvaj Respondoj» de D-ro Zamenhof).

 

76. Akuzativo anstataŭ prepozicioj.
En § 17 ni havis kelkajn netransitivajn verbojn kun akuzativobjekto, kvankam laŭregule ili ne devus ĝin havi: Ĉiu iru siaN vojoN! Tiel li vivis siaN tutaN vivoN k.t.p. Fakte tie ĉi tamen ne temas pri akuzativ-objekto, sed pri mallongigitaj frazoj: ĉiu iru laŭ sia vojo kaj Tiel li vivis dum sia tuta vivo.

Tiuj frazpartoj, kiuj tie ĉi havas la finaĵon "-n", estas do fakte adverbialoj! Pro la bonega kaj praktika regulo, ke je bezono oni povas prepozicion anstataŭigi per akuzativo, ili havas la finaĵon "-n". Tial la adverbialoj havas la formon de akuzativ-objekto, per kio malpligrandiĝas ankaŭ la diferenco inter la transitivaj kaj netransitivaj verboj, ĝis tia grado, ke kelkaj netransitivaj verboj povas havi eĉ pasivan participon: La tuta vojo estas jam irita. Lia vivo estas jam vivita.


Laŭ la sama regulo oni povas anstataŭ sopiras je ŝi, ridas pri (aŭ je) li, plaĉas al mi, apartenas al ili, ŝajnas al mi diri ankaŭ sopiras ŝin, ridas lin, plaĉas min, apartenas ilin, ŝajnas min. Tamen la prepoziciaj formoj estas kutime preferindaj, ĉar ili estas pli simplaj kaj klaraj.


Jam pli ofte oni povas anstataŭ pardonu al mi, mi dankas al vi, li demandis al si, infanoj demandas pri ĉio, li instruos al ni, li instruas pri geografio diri pardonu miN, mi dankas viN, li demandis ŝiN, infanoj demandas tioN, li instruos niN, li instruas geografioN. Sed ĉiam oni devas eviti duoblan akuzativon! Oni ne povas do diri «pardonu min mian eraron», «li demandis ŝin tion», «li instruos nin geografion», «donu min», ĉar tio havus tute alian sencon. Komparu frazojn: Donu al mi akvoN kaj Donu miN al akvo.

 

77. Akuzativo de tempo.
Laŭ la supra regulo, ke prepozicio povas esti anstataŭigata per akuzativo, okazas ankaŭ la sekvantaj mallongigoj: Mi promenis dum longa tempo = Mi promenis longaN tempoN. Ŝi ploris dum tagoj kaj noktoj = Ŝi ploris tagojN kaj noktojN (aŭ tagE kaj noktE). Li dormis dum sep horoj = Li dormis sep horojN. Ŝi funebris dum tri jaroj = Ŝi funebris tri jarojn. En iu bela tago mi renkontis ŝin = IuN belaN tagoN mi renkontis ŝin. Dum (en) la pasinta somero mi biciklis multe = La pasintaN someroN mi biciklis multe. D-ro Zamenhof naskiĝis en (je) la dekkvina de Decembro 1859 = D-ro Z. naskiĝis la dek kvinaN de Decembro 1859.


En la sama maniero estas indikata la dato en la leteroj: Moravska Ostrava, la triaN (3-aN) de Januaro 1937. Tiuj ĉi akuzativoj kompreneble estas ne objektoj, sed adverbialoj. Tial oni povas anstataŭigi ilin per adverboj: Ŝi ploris tage kaj nokte. Mi promenis longtempe (= longan tempon). Mi ofte banis min pasintsomere (= la pasintan someron). Sed memkompreneble oni ne povas diri «iu-beltage» anst. iun belan tagon kaj ankaŭ ne «sephore» anst. sep horojn.


Rimarko: Tia frazo kiel «Sep jarojn estas longa tempo» estas erara, ĉar sep jaroj en tiu ĉi okazo estas ne adverbialo, sed subjekto, kaj la subjekto ja neniam povas havi la finaĵon "-n". Do: Sep jaroj estas longa tempo. Ankaŭ «longan tempon» ne estus ĝusta, ĉar ĝi estas ja predikata suplemento, kiu ankaŭ neniam povas esti akuzativa.

 

78. Akuzativo de mezuro.
Akuzativo estas uzata anst. prepozicio ankaŭ por indiki mezuron: La monto estas du mil metrojN (= je 2000 metroj) alta. La rivero estas ducent kilometrojN longa. Li estas tri jarojN (= je tri jaroj) pli aĝa ol lia frato. La valizo estis dek kvin kilogramojN peza.


La esprimoj 2000 metrojN k.t.p. estas ne objektoj, sed adverbialoj, kaj ili tute ne rilatas al la verbo esti, sed al la vortoj alta, longa, aĝa, peza: 2000 metrojn alta, 15 kilogramojn peza. Oni povas diri ankaŭ: alta 2000 metrojn, longa 5 kilometrojn, k.t.p. Rimarko: La frazo «Mia aĝo estas 32 jarojn» estas erara, ĉar 32 jaroj estas ne adverbialo, sed predikata suplemento. Tial: Mia aĝo estas 32 jaroj.

Same: Kvin frankoj kuŝas sur la tablo. Ne «kvin frankojn», ĉar ĝi estas subjekto.

 

79. Resumo de la akuzativo.
Akuzativo estas uzata en jenaj okazoj:
1. Kiel rekta objekto de transitiva verbo: Elefanto havas longaN nazoN. ŜiN mi amas. Li ne komprenas tioN.
2. Por esprimi celon de movo: Mi iras hejmeN. Ŝi iras en la kontoroN. Muso kuris sub la litoN. Li devis veturi BerlinoN.
3. Anstataŭ prepozicioj:
a. sopiras ŝiN (je ŝi, pri ŝi), ridas liN (je li, pri li), esperas tioN (pri tio), sciigas liN (al li);
b. por indiki tempon (anst. dum, en, je): longaN tempoN (dum longa tempo), sep jarojn (dum sep jaroj), iuN belaN tagoN (en iu bela tago), la 14-aN de Aprilo (je la 14-a de Aprilo).
c. por indiki mezuron (anst. je): 2000 metrojN alta, 5 kilometrojN longa, 32 jarojN aĝa.


En ĉiuj aliaj okazoj estas uzata nominativo. Atentu speciale la subjekton, predikatan suplementon kaj la prepoziciajn formojn!

 

125. Akuzativo.
Akuzative la esperantigitaj propraj nomoj estas uzataj same kiel ĉiuj aliaj substantivoj: Mi tre ŝatas SvedlandoN. Neniam ankoraŭ mi vidis ParizoN. Multaj turistoj vizitas (la) AlpojN. Ernesto amas AmalioN.


Ĉe la neesperantigitaj nomoj oni aplikas du manierojn:
1. Oni uzas ilin en ilia origina formo sen akuzativa finaĵo: Lars amas Oudrun (aŭ Oudrunon). Ĉiuj maristoj konas Bordeaŭ (aŭ la urboN Bordeaŭ).
2. Oni aldonas la finaĵon "-n" (post vokalo) aŭ "-on" (post konsonanto), kiun oni tute simple alskribas al la nomo (Mi ŝatas Prahan. Ĉiuj pacamikoj memoras Briandon), aŭ apartigas per streketo (Folke amas Helga-n) aŭ per apostrofo (Post Londono ni vizitis Manchester'on aŭ Menĉesteron).


Kiam antaŭ la propra nomo troviĝas iu titolo (sinjoro, fraŭlino, samideano, doktoro, profesoro, instruisto, ŝoforo k.t.p.) aŭ iu alia simila vorto (urbo, monto, lingvo, vorto k.t.p.), la propra nomo estas ĉiam nominativa: Ĉiuj esperantistoj ŝatas kaj amas DoktoroN Zamenhof. Ĉu vi konas pastroN Andreo Cseh? Dum la mondmilito la germanoj okupis la polan ĉefurboN Varsovio.


Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvoN Esperanto (ne «la lingvon Esperanton»!). Ŝi forgesis la vortoN «eraro».

 

 

Pri la aŭtoro http://eo.wikipedia.org/wiki/Henrik_Seppik

Kompletan tekston de Gramatiko de Esperanto fare de Malovec vi povas alŝuti tie ĉi:

http://en.e-lingvo.net/downloads/175247404_Henrik_Seppik_La_tuta_Esperanto.pdf

 

 

↑ reen al la enhavo   → al la sekva ĉapitro 5-e Plena Analiza Gramatiko

 

 

 

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář