Jdi na obsah Jdi na menu
 


5-e Plena Analiza Gramatiko (daŭrigo)

13. 12. 2014

En tiaj turnoj estas rekomendinde, se estas inversigo, meti la subjekton tuj post la objekto; se ne, la frazo riskas esti ne klara: multe da infanoj deziris al ili la benanta pastro estas malbona frazo, ĉar nur la du lastaj vortoj difinas ĝian sencon. Cetere, en okazo de konfuzo, oni turnu sian frazon alimaniere.

Rim. III. La transitiva uzebleco de la verboj estas en E-o pli larĝa ol en la naciaj lingvoj ĝenerale: oni povas diri, ke ĉiu verbo povas esti uzata transitive, se la tiel formita esprimo povas havi sencon. Tio devenas el la 14-a regulo, ke ĉiu prepozicio estas anstataŭigebla per la akuzativa kazo. Escepto estas nur la prepozicioj demovaj (de, el): ilian anstataŭigon malhelpas la almova subsenco de la akuzativo; (vd. § 37 3, Rim. IV.). Tiel ekzemple, la verboj sidi, iri, kuŝi povas havi rektan objekton: sidi seĝon, kuŝi liton, iri vojon, kvankam ordinare oni uzas post ili prepozicion; same en siaj komencaj verkoj Z. skribis: ŝi ofte sonĝas mortintojn; mi miras la saĝecon de tiu homo; la nuna grandeco de la vortoj povas resti en la lingvo kaj neniu sentos la bezonon ĝin plendi. Poste li prefere uzis la taŭgan prepozicion, sed tian liberan uzadon de la akuzativo reimitis la nunaj poetoj. Male oni neniam legas ekz-e "eliri urbon", ĉar tio povas ankaŭ signifi "eliri kaj direkti sin al urbo". Cetere oni ne povas uzi verbon transitive, se per tio oni ŝanĝus ĝian signifon: oni ne povas diri bruli lignon, ĉar bruli ne povas havi la sencon de bruligi.

Tion precize klarigis Grabowski: "Laŭ klarigo de la Majstro, la opinio, ke en Esp-o ĉiu verbo povas havi sencon aktivan kaj pasivan, ne estas ĝusta. La fakto estas, ke ĉiu verbo povas havi post si rektan komplementon, sed ne ŝanĝante la sencon de la verbo" (''Oficiala Gazeto", 1910).

Esence netransitivaj oni sentas la iĝi-verbojn; ĉe ili oni evitas eĉ la akuzativon anstataŭ prepozicio; oni do ne diras: kutimiĝi ion (sed: al io ), sciiĝi ion (sed: pri io), kvankam oni povas diri: ekkutimi ion, ekscii ion. Esceptoj estas renkontataj malofte ĉe Z. por doni poezian koloron al la frazo: tiu gravediĝis malbonon kaj naskis mensogon.

Aliflanke, la transitivaj verboj povas esti uzataj nur transitive (komenci, fini, tumi, ŝanĝi ktp.) kaj ilian netransitivan formon oni faras per iĝi (komenciĝi, finiĝi ktp.).

Kompreneble la rekta objekto povas esti nur subkomprenata: ni komencu; kial vi ne skribas?

La transitivaj verboj povas esti fiksobjektaj, alternobjektaj kaj diversobjektaj.

El la fiksobjektaj verboj, multaj estas unudirektaj, do ili povas havi nur unu (akuzativan) objekton: ami, marteli, havi, amuzi,  manġi, trinki, bari, kovri, fosi, nutri, stopi ktp. (ion iun). La aliajn specojn de verboj, ĉe kiuj la rekta objekto kombiniĝas aŭ alternas kun nerekta, ni studos en la sekvanta paragrafo, ĉe la nerektaj objektoj.

INFINITIVA OBJEKTO

Ĉe pluraj verboj la objekto povas alpreni infinitivan formon anstataŭ substantiva. La infinitivo, kiel ni vidis, estas transira formo inter verbo kaj substantivo, kaj, kiel objekto, ĝi havas substantivan funkcion. Sed de la substantivo ĝi diferencas en du punktoj:

a) Ĝi povas alpreni neniun objekt-distingilon: nek la akuzativan "n", nek la tri prepoziciojn. Ĝi do havas solan nevarian formon kaj nur la struktura analizo malkaŝas, ĉu ĝi rolas kiel rekta aŭ kiel nerekta objekto. Ekz-e en: mi permesas al vi foriri, la infinitivo estas rekta objekto (mi permesas foriron), dum en: mi instruas ĝin legi, ĝi estas traktativa (mi instruas lin pri legado).

b) Ĝi funkcias rilate al siaj suplementoj kiel vera verbo, do ankaŭ ĝi mem povas havi objekton akuzativan; ekz-e: mi deziras legi libron. En tiu ĉi prop-o deziras ŝajnas havi du rektajn objektojn: unu infinitivan (legi) kaj unu substantivan (libron). Tamen, libron estas ne la objekto de deziras, sed la objekto de legi, ĉar, se oni metas verbo-substantivon anstataŭ la infinitivo, libron iĝas ties objekta suplemento: mi deziras la legadon de libro. El tio sekvas, ke la ebleco de tia substantiva objekto dependas ne de la transitiveco de la predikato, sed de tiu de la infinitiva verbo; ekz-e: mi deziras sidiĝi ne povas havi kroman akuzativan objekton Rim. Oni ne konfuzu kun tiuj infinitivaj objektoj la infinitivajn subjektojn! Vd. § 154, Rim. I.

Ni dividos la infinitivajn objektojn en du partojn: unue ni studos tiujn verbojn, ĉe kiuj la infinitivo funkcias kiel rekta objekto; poste tiujn, ĉe kiuj ĝi havas la funkcion de objekto nerekta.

Rekta objekto

Infinitivon kiel rektan objekton oni trovas:

l. Ĉe tri ekskluzive infinitiv-objektaj verboj: devi, povi kaj voti. Fakte, oni diras: vi devas obei, kaj neniam: vi devas obeadon. Pri substantiva § 181 objekto de voli vd. § 116, d. a.

Rim. l. Ni vidis (§ 96, Rim. 1.), ke tiujn tri verbojn pli ĝuste estas rigardi modaj helpverboj, formantaj kun la infinitivo kompleksan verboformon.

2. Ĉe verboj, kiuj povas havi alterne infinitivan aŭ substantivan objekton: ami, bezoni, celi, decidi, deziri, emi, esperi, eviti, fini, forgesi, honti, imagi, intenci, komenci, konsenti, kuraĝi, kutimi, lerni, pensi, preferi, projekti, provi, revi, rifuzi, riski, scii, sukcesi, ŝati, timi (-i). Kiel ni vidis supre, se la infinitiv-objekta verbo estas transitiva, ĝi povas havi mem rektan objekton substantivan: mi rifuzas fari tion (mi rifuzas la faradon de tio) kaj eĉ infinitivan: mi deziras lerni naĝi (mi deziras la lernadon de naĝado). La subjekto de la predikata kaj infinitiva agoj estas ĉiam identa.

Rim. II. Laŭ la komenca uzado de Z. la verbo daŭrigi devus klasiĝi ĉi tie; sed poste Z. kondamnis tiun dirmanieron, argumentante, ke daŭri signifas "esti plue", kaj ke: mi daŭrigas labori signifus do "mi igas esti plue labori", kio estas absurda. Li konsilas do diri aŭ mi daŭrigas mian laboron, aŭ: mi laboras plue. Ni konstatas, en tiu okazo, unu el la maloportunaĵoj de la kunmetitaj vortoj, kiun ni signas § 418, B.: se la ideo pri "daurigi" estus esprimita en Esp-o per primitiva vorto, nenia dubo, ke oni uzus post ĝi egale infinitivon aŭ akuzativan substantivon, laŭ la ekzemplo de multaj naciaj lingvoj. Sed la spirito malkomponas la kunmeton, kaj neebligas tiel la tamen oportunan uzon de la infinitivo. Cetere oni lastatempe rekomencas uzi daŭrigi labori. Vd. ankaŭ § 182, Rim. I.

3. Ĉe dudirektaj verboj, kiuj havas ankaŭ kroman al-objekton: arogi, doni, helpi, koniisii, komplezi, konsili, malpermesi, ordoni, permesi, promesi, proponi, rekomendi, trudi (al iu -i); doni manĝi kaj trinki a l iu 2 ; vi arogas al vi esperi, ke ... z

Rim. III. El la supraj verboj, ĉe arogi, komplezi, promesi, la subjekto de la ĉefpredikato kaj de la infinitivo estas la sama, ekz-e en: li promesis veni, la promesanto estas la venanto. Ĉe la aliaj verboj, male, la du subjektoj ne estas la samaj: la subjekto de la infinitivo estas la al-objekto; ekz-e en: li permesis al ŝi foriri, la foriranto estas ŝi. Ĉe proponi ambaŭ okazoj estas eblaj: mi proponis fari la taskon mem; mi proponis al ili dividi la laboron.

Ankaŭ la verboj de sciigado (skribi, diri, telefoni ktp.) estas uzataj malofte kun infinitivo kaj al-objekto, sed nur, kiam ili subkomprenigas ordonon aŭ inviton: la reĝo skribis al la guberniestro veni tuj; la subjekto de la infinitiva ago estas ĉiam la al-objekto. En tiaj okazoj oni ne povas analizi la infinitivon per substantivo (skribis al li venon), ĉar tio ne montrus la ordonon; la sola anstataŭaĵo estas subprop-o kun volitivo (ke li venu).

4. Ĉe la diversobjekta verbo peti, en kombino kun de-objekto: li petis de ŝi trinkiZ (trinkon); la subjekto de la infinitiva ago estas la predikata subjekto (li petis, ke li trinku). Male, en: li petis ŝin trinki (pri trinko) la du subjektoj ne estas identaj (li petis, ke ŝi trinku). Kp. § 182, 2.

Akuzativaj (rektaj) adjektoj

184 Per akuzativa adjekto oni povas en E-o esprimi:

la celon de movo: mi iras Berlinon;

manieron: pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon malsuprenZ;

mezuron: li estis tri paŝojn de la ŝtuparo;

daŭron: esti tombisto tridek jarojnZ;

tempopunkton: la dudekan de Marto.

Rim. I. Laŭ la ĉi-supra ekzemplo "oni pendigis la kanajlon, la kapon malsupren", R. Schwartz iniciatis esprimi per akuzativo la korpoparton, pri kiu ia stato temas, kaj la participon aŭ adjektivon, kiu esprimas ĉi tiun staton, meti en nominativon, kvazaŭ predikativon: li sidis, la brakojn kunmetitaj; ŝi vagadis, la okulojn ruĝaj de ploro. Kiel bone videble, en ĉi tiu konstruo oni elizias "havante". Teorie ĉi tiu turno estas pravigebla: la praktiko montros, ĉu ĝi enradikiĝos kiel interesa Esp-a idiotismo, aŭ pereos, kiel malfacila komplikaĵo. Ĉiuokaze, laŭ nia opinio, ĝi havas du postulojn: la akuzativa aĵo devas esti korpoparto aŭ konsistiga parto de la ĉefsubjekto, kaj la ĉefpredikato devas esti netransira verbo.

Rim. II. Oni vidas, ke la akuzativo ludas en E-o multajn rolojn: tio okazigas, ke en ĝi oni povas tre ofte uzi akuzativon, pli ofte eĉ ol en iu ajn nacia lingvo. Tamen, oni devas preferi prepozitivon ĉiufoje, kiam en la sama prop-o enestus du akuzativoj senprepoziciaj. Frazoj kiel: la viro prenis oran ringon havantan la pezon de ... z; tio alkondukis min ĉi tien la duan fojonZ estas malbonstile pezaj.

3. Almovo. Ĉi estas esprimata per prepozitivo aŭ per akuzativo. La prepozitivo konsistas el la prepozicioj alĝis. Ĉar ili per si mem montras la almovon, oni neniam bezonas uzi apude la akuzativon: mi iras al Parizo; li kuris ĝis la stratangulo.

La akuzativo montras propre la direkton de la ago, kio klarigas, ke oni uzas ĝin samtempe por montri la objekton kaj la direktadjekton: en "mi iras Parizon" kaj "mi amas la patron", Parizon kaj patron estas la punktoj, kiujn celas, trafas la fizika aŭ metafora movo, ago aŭ sento. La uzo de tiu direkta akuzativo pli kaj pli disvastigis kun la kreskado de la lingvo; ĝi uziĝas ne nur kun la substantivoj, sed ankaŭ kun la lokaj adverboj: reveni hejmen, fali teren, leviĝi ĉielen ktp. Nun oni ĝenerale preferas ĝin al la aliaj esprimrimedoj, kaj plivole diras "iri lernejon" ol "iri al lernejo". Oni trovas ĝin eĉ post mov-indika substantivo: devas ekzisti okcidenta vojo Hindujonz.

Rim. V. La akuzativo estas uzebla nur, kiam oni atingas la internon de la celo: iri Parizon, lernejon, preĝejon. Do oni ne povas diri: iri sian amikon; kuri arbon, stratangulon, standardon fiksitan meze de kampo. Sed oni uzas ĝin tiamaniere, kiam la verbo havas prepozicion prefiksoide: aliri sian amikon, alkuri arbon, stratangulon, suriri monton. Tio eĉ estas preferinda al la ripeto de l' prepozicio.

Sed oni ne uzu akuzativon, se la prepozicia prefiksoido havas sencon demovan (vd. § 373, Rim. IV.).

Speciala okazo estas la akuzativo post kontraŭ. Kelkfoje ĝi esprimas efektive movon al pozicio: ŝi levis sian vizaĝon kontraŭ la plafononZ (en pozicion kontraŭan al la plafono). Sed alifoje ĝi esprimas kuntusiĝon, kontaktiĝon: frapi sin kontraŭ la muron, pusiĝi kontraŭ ŝtononZ; flugi kontraŭ muronZ; bati kontraŭ ies frunton. Do en la okazoj, kiam la nominativ-prepozitivo signas direkton, la akuzativ-prepozitivo signas atingitecon: li ĵetis la pilkon kontraŭ mi;- kontraŭ min. (Kp. § 190, 3.).

 

El la supraj klarigoj kaj ekzemploj oni vidas, ke en Esp-o, kontraŭe al multaj lingvoj, la akuzativo ne dependas de la uzo de tiu aŭ alia prepozicio, de tiu aŭ alia verbo, sed nur de la esprimota ideo: de tio, ĉu la prepozitivo estas la vera celo (direkto) de la movo aŭ ne. Tio klarigas kelkajn ŝajnajn esceptojn:

l . En pluraj okazoj oni povas uzi post verbo de movo puran prepozitivon sen akuzativo, se la vera celo de la movo estas ia alia vorto, esprimita aŭ ne. Tio okazas precipe ĉe la prepozicioj, kiuj esprimas la lokon ne per kontakto (en, sur, sub), sed per relativa situacio (super, antaŭ, post, ĉirkaŭ, kontraŭ ktp.). Oni do povas diri: oni metis antaŭ mi sur la tablon manĝilaronz, ĉar la celo estas la tablo kaj ne mi, kaj eĉ: oni metis antaŭ mi manĝilaronz. Same: flugilojn viajn super mi etenduz (en la aeron); li kolektis ilin ĉirkaŭ siZ; la ŝtono falis post mia dorso (sur la teron); meti komon post vorto (sur la paperon); ĉe Z. oni trovas eĉ: pensoj iras trans limo sen pago kaj timo. Laŭ Z.: "estus bone, se ni alkutimiĝus en ĉiuj okazoj dubaj preferi la nominativon". (Lingvaj Respondoj, 1908). Komparu ankaŭ la frazojn: ili buĉis kapron kaj trempis la veston en la sangon (Rabistoj, 1908); kaj ... kaj buĉis kapron kaj trempis la veston en la sango (Genezo, 1911).

Tamen, se povas ekzisti malklareco, uzu la akuzativon. Ekz-e en la frazo: Kain leviĝis kontraŭ sian fratonz, la akuzativo estas necesa por eviti, ke oni donu al kontraŭ la signifon de "vidalvide al"; same oni diros: kuri post iun, se temas pri persekuto (ĉar oni volas atingi la antaŭeniranton), kaj: kuri post iu, se temas pri trejnado (ĉar oni volas simple kure sekvi lin). Same: li kuris inter ni (meze de ni, kurantaj) estas tute alia ol li kuris inter nin (en la mezon de nia grupo); venu apud mi (pasu tiel, ke vi restu apud mi dum mia irado) - venu apud min (proksimiĝu tute al mi); la birdo flugis super la tegmenton (de aliloke) - super la tegmento (samloke).

 

ktp. ktp. ktp. ...

 

INDEKSO DE LA TEMOJ

akuzativa adjekto                   184

supl. de ag-substantivo          139, 190

de adjektivo                          144

de adverbo                            148

de verbo                                 150

akuzativo (morfo/ogio)          34, 40

ce adverbo                              92

(sintakso)                   

objekta                                   176-178

adjekta                                   184

tempopunkta                          193, 191, 192

de daŭro                                 193, 194

de direkto                               190, 191, 192

mezur-indika                          184, 207

sisterona                                 178

stat-indika                              184

subjekto de infinitivo              233

post: anstataŭ                         255     

post: ĉe                                   192

post: ĉirkaŭ                              87

post: de                                  135

post: ĝis                                   87       

post: kontraŭ                         190

post: krom                             255

post: po                                   87

post: sidiĝi                             192

post: tra                                190

post: trans                             189

post: prepoziciajoj                 122

post: poziciaj prep-oj             309

(vortkonstruo)

post: interne de kunmetajoj  309 (3)

akuzativprepozitivo              121; 185

 

Pri la aŭtoro: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kálmán_Kalocsay

La tuta PAG por alŝuti: http://www.pdf-archive.com/2012/10/23/plena-analiza-gramatiko-k-kalocsay-g-waringhien/plena-analiza-gramatiko-k-kalocsay-g-waringhien.pdf

 

 

 

↑ reen al la enhavo   → al la sekva ĉapitro 6-e PMEG

 

 

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář