Jdi na obsah Jdi na menu
 


7-e Vikipedio

12. 12. 2014

Akuzativo

La akuzativo aŭ objektkazo estas gramatika kazo, kies baza rolo estas montri la gramatikan objektecon en transitivaj frazoj. Ne konfuzu kun absolutivo de ergativaj lingvoj. Ĝi estas ankaŭ uzata por indiki direktojn.

La vorto akuzativo venas de la latina adjektivo accusativus, kiu estis misa traduko de la helena termino por "objekta".

 

 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Chuck_Norris
http://necyklopedie.wikia.com/wiki/Chuck_Norris
http://uncyclopedia.wikia.com/wiki/Chuck_Norris
http://neciklopedio.wikia.com/wiki/Chuck_Norris


http://neciklopedio.wikia.com/wiki/Ido
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ido_(lingvo)

Ĉak Noris estas la Akuzativo ! (tio estas ŝerco)

 

 

 

Akuzativo en transitivaj frazoj

Kun transitivaj verboj oni uzas objekton markitan per la finaĵo -n.

Ekzemploj:

  • Mi lernas Esperanton
  • Mi lernis du fremdajn lingvojn.
  • Mi ne scias tion
  • Tion mi ne scias
  • Kion vi volas?
  • Mi amas vin
  • Vin mi amas, ne vian fratinon.

Kiel videbla en la supraj ekzemploj, la pozicio de la objekto ne gravas. En vortaroj, ekz. en NPIV, la transitivaj verboj estas indikitaj.

 

N-finaĵo en aliaj lokoj

En Esperanto, la N-finaĵo povas ne nur montri la rektan objekton de frazo, sed estas ankaŭ aliaj uzoj.

Direkto

Skemo por kompreni la uzon de akuzativo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Uzo kiel direktindikanta kazo. Ekzemploj:

Kun substantivo:

  • Mi iras Finnlandon. = Mi iras al Finnlando.

Kun adverbo:

  • Mi iras Finnlande. = Mi iras en Finnlanda maniero.
  • Mi iras Finnlanden. = Mi iras al Finnlando.

Akuzativo precizigas la signifon de la prepozicioj »en«, »sur« ktp kiam temas pri direkto:

  • Mi iras en la domo. = Mi iras ene de la domo.
  • Mi iras en la domon. = Mi eniras la domon.
  • Mi metas ion sur la tablon, sub la tablon, apud la tablon, antaŭ la tablon, malantaŭ la tablon.

Mezuro

Aldonado de la n-finaĵo al tempaj esprimoj eblas por montri longecon, oftecon aŭ daŭron de tempo.[1]

  • Unu monaton mi verkis la libron. ("Unu monaton" respondas al la demando "Dum kiom da tempo vi verkis la libron?")
  • Mi perdis ĝin du fojojn. ("Du fojojn" montras kiel ofte okazis io.)

La n-finaĵo povas esti uzata ĉe aliaj mezuraj esprimoj.

  • Ĉiutage mi ŝatas kuri tri mejlojn. ("Tri mejlojn" montras la distancon kuratan.)

Anstataŭ prepozicio

Se la senco de la frazo estas sufiĉe klara, oni povas anstataŭigi prepozicion per la n-finaĵo.

 

Duobla akuzativo

Ekzistas lingvoj, kiuj permesas duoblan akuzativon kun unu verbo. Ekzemple latine eblas diri docere discipulum linguam (instrui lernanton lingvon). En Esperanto tio ne eblas; la ekzemplon necesas traduki per "instrui al lernanto lingvon", "instrui lernanton pri lingvo" aŭ simile. Neologismo, kiu en Esperanto kapablas solvi tiun ĉi (krom aliajn) problemon ŝajnas esti la eksperimenta prepozicio na (instrui na lernanto lingvon), kiu estas aldona maniero per kiu oni povas esprimi akuzativon en situacioj, kie la finaĵo -n ne taŭgas.

 

Akuzativo kun infinitivo

"Akuzativo kun infinitivo" estas fenomeno, kiu uzas infinitivon anstataŭ akuzativa participo. Ekzemplo

  Mi vidas hundon forkuri.
anstataŭ Mi vidas hundon forkurantan.
Mi vidas la forkuron de hundo.
Mi vidas, ke hundo forkuras.

Tiu fenomeno, gramatika malfacilaĵo por lernantoj, kies lingvo ne konas ĝin, ekzistas ankaŭ en Esperanto kaj estas sufiĉe kutima.

 

 

 

http://neciklopedio.wikia.com/wiki/Akuzativo

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

http://neciklopedio.wikia.com/wiki/Akuzativon

 

 

 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Akuzativo

 

 

Amike salutas vin Jan Pospíšil heart Esperanton!

ingjanpospisil@gmail.com

 

 

FINO

 

Por kristanoj:

La akuzativo estas same kiel la fajreroj de la evangelia teksto.

https://janjosefpospisil.estranky.cz/clanky/centro-pri-biblia-studado--p.-alberto.html

 

 

reen al la komenco de la tuta tekstaro Akuzativo en ekzemploj

https://janjosefpospisil.estranky.cz/clanky/akuzativo-en-ekzemploj.html#komenco

 

 

 

 

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář