Jdi na obsah Jdi na menu
 


AKUZATIVO en ekzemploj

elektronika libro

AKUZATIVO EN EKZEMPLOJ

ni lernu iom pri la AKUZATIVO en Esperanto

aranĝis Jan Pospíšil, Praha, Ĉeĥio, 2014

 

MOTO: Homa penso estas esprimata per frazo. Verbo estas motoro de la frazo, kaj akuzativo estas sango de la frazo.

 

Akuzativo estas nomo de la 4-a kazo de deklinacio de substantivoj, se oni prenas la latinan lingvon kiel modelon.

En Esperanto uzado de la akuzativa finaĵo havas gravan kaj bone pravigitan funkcion. Ni devas aprezi la geniecon de Zamenhof, kiam ni komprenas la akuzativon bone kaj korekte. La akuzativa modo ne troviĝas en ĉiuj lingvoj. En pluraj lingvoj ĝi origine estis, sed per longtempa vulgarigado (komprenu simpligado) ĝi malaperis. Tiu malapero sekve devigis fiksan vort-ordon. Avantaĝo de la akuzativo en Esperanto estas, ke oni povas kopii vort-ordon en via nacia lingvo, kaj la rezulta frazo en Esperanto donas ĉiam korektan sencon, sendepende de ajna vort-ordo. Tamen necesas mencii, ke la kutima kaj bela vort-ordo estas tiu, kiu imitas la stilon de Zamenhof, kaj de aliaj klasikaj Esperanto-verkistoj. En sekva teksto vi povas lerni uzadon de la akuzativa finaĵo per kutimaj ekzemplaj frazoj.

 

La baza skemo estas:

Substantivo (subjekto) – transitiva verbo – substantivo (rekta objekto) en akuzativa kazo.

Ekzemplo: Patro kaj patrino amas (tranzitiva verbo sekvata per akuzativo) sian infanon.

 

Enhavo:

En la komenco vi trovos simplajn frazojn kun akuzativo por imiti: bonvolu observi en la sekvaj tekstoj la ruĝajn literojn, ĉar la Esperanta akuzativo estas la sango de Esperanto, sen kiu Esperanto ne povas ekzisti. (mi deziras al vi) Agrablan legadon dum via suĉado de bon-stilaj Esperantaj frazoj!

 

1-e Fundamento de Esperanto (estas montritaj nur la partoj kun la uzita akuzativo)

2-e Nova Plena Ilustrita Vortaro (2002)

3-e Gramatiko de Esperanto (Malovec)

4-e La Tuta Esperanto (Seppik)

Sekvas du ĉapitroj kun pli malpli sciencema aliro, kun iomete komplika priskribo:

5-e Plena Analiza Gramatiko (Kalocsay+Waringhien)

6-e Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (Wennergren)

Kaj en la fino troviĝas konciza kaj bone komprenebla resumo pri la akuzativo:

7-e Vikipedio: Akuzativo

 

  ⇔ oni debatas pri la Plena gramatiko

    tio estas ŝerco ! cheeky

 

 

 

 

 

1-e Fundamento de Esperanto (estas montritaj nur la partoj kun la uzita akuzativo, ne la tuta Fundamento)

 

§6 Jen estas la pomo, kiun mi trovis. Al leono ne donu la manon. Mi vidas leonon. Mi amas la patron. Mi konas Johanon. Ludoviko, donu al mi panon. Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. La knabo forpelis la birdojn. Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. §9 De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. Mi legas libron. La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. La patro donis al mi dolĉan pomon. Rakontu al mia juna amiko belan historion. Mi ne amas obstinajn homojn. Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! Bonan matenon! Ĝojan feston! (mi deziras al vi). En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. Mi havas pli freŝan panon, ol vi. §11 Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi. Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. Li havas dek unu infanojn. Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. §12 La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. Kion Dio kreis en la sesa tago? Kiun daton ni havas hodiaŭ? Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese. Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon. Mi havas cent pomojn. Mi havas centon. Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron. Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn. Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino: "Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino). "Mi faras al vi donacon," daŭrigis la feino, "ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono." Mi vokas la knabon, kaj li venas. Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas. En la vintro oni hejtas la fornojn. Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn. Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. "Se estas tiel," diris la patrino, "mi devas tien sendi mian filinon. §17 Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile." Li amas min, sed mi lin ne amas. Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. Diru al mi vian nomon. Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. Mi rakontos al vi historion. Ĉu vi diros al mi la veron? Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn). Montru al ili vian novan veston. Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj ĉiu homo amas sin mem. Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian. Mi lavis min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin en sia ĉambro. La infano serĉis sian pupon. Oni ne forgesas facile sian unuan amon. "Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino). "Ĉu mi venis tien ĉi," diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki? Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki." "Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano." Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min. Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis; kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos. Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis. Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus. Infano, ne tuŝu la spegulon! Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa. §21 Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi. "Jes, patrino", respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon. Kion mi vidas? Kaj ŝi tuj kuris bati ŝin. La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. "Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo". Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto. La reĝido... petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi. Ŝia propra patrino ŝin forpelis de si. Kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti. Nun li diras al mi la veron. Hieraŭ li diris al mi la veron. Li ĉiam diradis al mi la veron. Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron). Li diros al mi la veron. Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron).

 

MEDIKAMENTO kontraŭ forgesado de la akuzativo

      tio estas ŝerco ! cheeky

 

 

 

 

JES! Bone vi deduktas, konjektas, divenas:

la substrekitaj vortoj estas GRAVAj VORT-DUOPOj

transitiva verbo kaj la rekta objekto kun -n !

 

transitiva verbo postulas akuzativoncheeky

transitiva cerbo volas akuzi iun, por ke tiu estu akuzata

 

§24 Se mi petus lin, li dirus al mi la veron. Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron). Kiam mi venos, diru al mi la veron. Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi la veron). Mi volas diri al vi la veron. Mi volas esti dirinta la veron. Kien vi iras? La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin). Mi vojaĝas en Hispanujon. Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. Mi metis la manon sur la tablon. El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito. Super la tero sin trovas aero. Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. Li staris tutan horon apud la fenestro. Se li jam venis, petu lin al mi. Ho, Dio! kion vi faras! La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Unutaga (=kiu daŭras unu tagon). Vaporŝipo (=ŝipo, kiu sin movas per vaporo). Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. §28 Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon "n"; sekve: tie (=en tiu loko), tien (=al tiu loko); tiel same ni ankaŭ diras: "la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon", kaj la vortoj "ĝardenon", "tablon" staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj "en" kaj "sur" tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon "n" tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon). Jam estas tempo iri domen. Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. Flanken, sinjoro! Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aŭ mi ne renkontis lin, nek lian fraton). Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion „je“. Anstataŭ la vorto „je“ ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. Mi ridas lian naivecon. Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon). Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri „obei al la patro“ kaj „obei la patron“ (anstataŭ „obei je la patro“). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri „pardoni al la malamiko“ kaj „pardoni la malamikon“, sed ni devas diri ĉiam „pardoni al la malamiko lian kulpon“. §30 La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon „k“, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon „t“, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon „ĉ“, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldonante la prefikson „nen“, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton „ĉi“, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton „ajn“, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu). Li fermis kolere la pordon. Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. Ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero. §31 Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon. Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn. Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). Mi aĉetis dekon da ovoj. Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. „Da“ post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro. Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon. La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis. Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. Malamiko venis en nian landon. Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. Mi havas bovon kaj bovinon. La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon. Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. §34 Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj. Vi parolas sensencaĵon, mia amiko. Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon. En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj. Mi manĝis bongustan ovaĵon. Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron. La botisto faras botojn kaj ŝuojn. La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. Ŝteliston neniu lasas en sian domon. Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn. Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston. Malsaĝulon ĉiu batas. Timulo timas sian propran ombron. Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj. En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj. En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton. Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton. Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari. §38 Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo). En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni. Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. Li venigis al si el Berlino multajn librojn. Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto. Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro! En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. La tro multa parolado lacigas lin. Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan. Li kantas tre belan kanton. La diamanto havas belan brilon. La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo. Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. En la kandelingo sidis brulanta kandelo. — En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi. Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. §41 Ĉu vi amas vian patron? Kompreneble, ke mi lin amas. Mi mem havos hodiaŭ gastojn. Li ne portas longe la koleron. Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. Sablero enfalis en mian okulon. Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon. Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris. Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin. Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li. Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. Pardonu min! La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Mi volonte plenumis lian deziron.

 

Pri la aŭtoro http://eo.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof

 

Kompletan tekston de Fundamento de Esperanto vi povas legi tie ĉi:

http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/index.html

 

 

↑ reen al la enhavo   al la sekva ĉapitro 2-e NPIV

 

 

 

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář
 

 

 

Z DALŠÍCH WEBŮ

REKLAMA