Jdi na obsah Jdi na menu
 


Centro pri Biblia Studado, P. Alberto

Bible a Modlitba » CENTRO STUDI BIBLICI

 

la referencia, tedy to co doporučuji ke čtení, referenco de mi rekomendinda

Centro Studi Biblici "G. Vannucci"

EnglishFrançaisEspañolEsperantoPortuguêsPolski中国的Cinese 한국의Coreano Hrvatski                                  http://www.studibiblici.it/

TEKSTOJ http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/tekstoj.html

PRELEGOJ http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/prelegoj.html

HOMILIOJ http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html

La tekstoj estas ĉiam aktualaj!

Ekzemple:

Chcete-li číst homilii patera Alberta česky, stiskněte tady ČESKY (jedná se o Google Translator, překlad nemusí být zcela přesný, ale pro základní orientaci v textu plně postačuje)

 

15-A DIMANĈO DE ORDINARA TEMPO – 12an de julio 2015

LI KOMENCIS SENDI ILIN

Komento al Evangelio de p. Alberto Maggi OSM

El la evangelio laŭ Marko 6, 30-34

En tiu tempo la apostoloj revenis al Jesuo kaj rakontis al Li ĉion, kion ili faris kaj instruis. Sed estis en tiu loko tia svarmo, ke ili eĉ ne havis tempon por manĝi. Tiam Jesuo diris al ili: „Ni apartiĝu en trankvilan lokon, kaj iom ripozu“. Ili do foriris per ŝipeto al dezerta loko. Sed oni vidis ilin forirantaj. Multaj rimarkis tion kaj kurante piede el ĉiuj urboj alvenis tien eĉ pli frue ol Jesuo kaj liaj disĉiploj.

 

Kiam Jesuo elŝipiĝis, vidante tiom grandan homamason, Li kortuŝiĝis pri ili, ĉar ili estis kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston. Tiam Li instruis ilin longe.

 

Tiu ĉi estas la ununura fojo en la Evangelio de Marko en kiu aperas la vorto “apostolo”, kiu ne indikas titolon, oficon, sed funkcion: ĝi signifas “sendito”. Kiam la disĉiploj estas sendataj, ili estas “apostoloj”.

 

Nu, tiuj apostoloj, la disĉiploj, “revenis al Jesuo kaj rakontis al Li ĉion, kion ili faris kaj instruis”. Sed Jesuo ne estis rajtiginta ilin instrui, kaj ankaŭ tio kion ili faris ne estis tio kion Jesuo komisiis al ili fari. Ni jam vidis pasintfoje kiel tiuj ĉi disĉiploj ne faras tion por kio Jesuo ilin sendis. Ili do faris kaj instruis kaj Jesuo ne ŝajnas tre feliĉa pri tiu ilia raporto, kaj fakte li diras “Ni apartiĝu en trankvilan lokon”. Tiu “apartiĝu” estas faka vorto utiligata de la evangeliistoj – ni ĝin trovas plurfoje ne nur en Marko, sed ankaŭ en la aliaj aŭtoroj de Evangelio – kiu indikas ĉiam nekomprenon aŭ malfavoron, aŭ eĉ, kontraŭecon al Jesuo.

 

Ĉiun fojon do kiam Jesuo vokas la disĉiplojn “apartiĝi”, tio estas ĉar flanke de la disĉiploj estas nekompreno, malfavoro aŭ kontraŭeco al mesaĝo de Jesuo. Tiuj disĉiploj do, kiuj ne plenumis tion taskitan al ili de Jesuo, kaj eĉ komencis instrui – Jesuo neniam rajtigis ilin instrui. Estas diferenco en la greka lingvo inter ‘instrui’ kaj ‘prediki’. ‘Instrui’ signifas utiligi la kategoriojn de la Malnova Testamento por anonci la novan, kaj tio estos rolo kiun Jesuo surprenas mem, nur Jesuo scias kio en la Malnova estas ankoraŭ taŭga por anonci la novaĵon de la Regno. Jesuo do neniam rajtigas la disĉiplojn instrui, li ilin sendas male ‘prediki’. ‘Prediki’ signifas anonci per novaj kategorioj.

 

Ili do instruis, ili prenis la kategoriojn de la Malnova Testamento kaj produktis iom konfuzan rezulton. Skribas fakte la evangeliisto ke “multaj alvenis”. Verŝajne tiuj disĉiploj anoncis la Mesion laŭ la naciaj kategorioj kaj tio kreis entuziasmon. Dum Jesuo en la sinagogo de sia vilaĝo estis akceptita skeptike, la predikado de la disĉiploj estas akceptita entuziasme. Tio signifas do ke la linio de Jesuo kaj tiu de la disĉiploj ne samas.

 

“Ili do” skribas la evangeliisto, “foriris per ŝipeto al dezerta loko”. Jesuo do volas ilin disigi de la homamaso, ĉar ili kreis falsan atendon, tiun de Mesio triumfanta, de Mesio venkanta.

 

Kaj, ni rimarku ĉi tiun detalon “Kiam Jesuo elŝipiĝis” – la evangeliisto estus devinta skribi “kiam ili elŝipiĝis”. Ne, la disĉiploj restas enboate, Jesuo ilin distancigas de la homamaso. “Jesuo vidante tiom grandan homamason, Li kortuŝiĝis pri ili”. Tiu ‘kortuŝiĝi’ estas faka vorto de la Malnova Testamento kaj ankaŭ de la Nova, kiu estas utiligata ekskluzive por Dio. La homoj sentas

kompaton, sed nur Dio kortuŝiĝas. La ‘kortuŝo’ ne estas sento, sed dia agado per kiu estas redonata la vivo al tiu kiu vivon ne havas.

 

En la Malnova Testamento ĝi estas rezervita nur al Dio, en la Nova al Dio kaj al Jesuo. La kortuŝo do de Jesuo por tiu ĉi popolo kiu ne havas vivon estas ĉar ili estis “ŝafoj ne havantaj paŝtiston”. Moseo estis petinta ke ĉiam estu paŝtito en lia popolo por ke la ŝafaro ne estu forlasita kaj male la homamaso estas kiel “ŝafoj ne havantaj paŝtiston”. Sed efektive paŝtistojn ili ja havis, multajn, eble eĉ troajn, la fakto estas ke tiuj ĉi paŝtistoj ne prizorgis la bonon de la popolo, sed nur proprajn avantaĝojn. Ili ne prizorgis la sanon, la vivon de la popolo, sed ili defendis siajn privilegiojn, ili ne servadis la ŝafaron, sed ĝin superregis.

 

Tiam Jesuo, antaŭ tiu ĉi situacio kiu jam estis denuncita de la profetoj, surprenas li mem la rolon de paŝtisto.

 

Ekde tiu ĉi momento Jesuo estos la vera paŝtisto de Israelo. “Tiam Li instruis ilin longe”. Jesuo ne instruas doktrinojn por regi la personojn, sed, ni tion vidos, li iĝas nutraĵo, viviga komunikado, kiu ebligas al la popolo vivi.

 

 

 

 



 

 

 

 

 



La tuta teksto de la homilio troveblas kaj legeblas en PDF-formato ĉi tie:

http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/19072015.pdf