Jdi na obsah Jdi na menu
 


esperantofono - esperantisto

Kvara artikolo: La difino de "esperantisto" por statistikaj celoj

Kiujn oni nombras?


En n-ro 4/1991 de Internacia Pedagogia Revuo, Stefan MacGill publikigis tabelon kun rondaj ciferoj, kiuj liaopinie prezentas bildon de la tutmonda esperantistaro. Ĉar lia "statistikado" baziĝas sur supozoj kaj konjektoj, la rezultoj tute ne estas konvinkaj. Mankas enketado kaj esplorado de dokumentaj fontoj por doni aŭtentikecon al la diversaj taksoj. Kvankam sur la unua paĝo de lia artikolo li tuŝas la demandon pri la minimuma lingva nivelo meritanta la epiteton "uzanto de Esperanto", li ne provas objektive difini tiun nivelon. Fine, post sep paĝoj da ĵonglado per ciferoj, MacGill surpaperigas la fundamentan demandon: kiel ni difinu "Esperantisto"?

La fakto, ke tiu demando ne aperas en la unua alineo de la artikolo kun adekvata prikomentado, reliefigas la metodologian difekton de la laboro de MacGill, kaj samkiale ĝi karakterizas ĉiujn entreprenojn de popolnombrado en Esperantujo. Esplorantoj simple ne degnis aŭ ne kapablis difini la kategorion "esperantisto", do ili ne nombris precize la samajn kapojn kaj ĉapojn. Unuj okupiĝis nur pri homoj, aliĝintaj al organizaĵoj, aliaj nombris ankaŭ aĉetintojn de lerniloj kaj enskribiĝintojn en kursoj, senkonsidere ĉu ili trastudis la lerno-librojn aŭ finis la kursojn. Por precize nombri aĝojn aŭ ulojn, estas necese havi klaran komprenon pri liaj formo kaj konsisto por identigi ilin. La ĉefa kialo de ne fidindaj statistikoj en Esperantujo estas la neeblo formuli difinon de esperantisto, pri kiu ĉiuj povas akordiĵi, kaj kiu estas praktike utiligebla. Ĝuste ĉar diversaj enketantoj uzis malsamajn kriteriojn - aŭ tute ne havis kriteriojn - ne estas eble fari komparon inter la rezultoj.

En la sekvaj sekcioj estos pritraktitaj la plej oftaj terminoj uzataj por homoj apartenantaj al la larĝa kategorio de "membroj de la Esperanto-komunumo". Ili estas diferencigeblaj per grado de scio kaj uzo de la lingvo kaj partopreno aŭ engaĝiĝo en la Esperanto-movado. Estas necese trovi la limojn de ĉiu agadsfero por fari objektivan karakterizadon.

 


Esperantisto

La klasika difino troviĝas en sekcio 5 de la Deklaracio pri Esperantismo, konata ankaŭ kiel la Bulonja Deklaracio (1905). Ĝi prezentas la vidpunkton de d-ro Zamenhof mem:

"Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiuj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga."

Tiel, por esti esperantisto gravas la scio kaj uzo de la lingvo. Tamen, tiu difino ne estas utila por sciencaj celoj, ĉar ne estas klarigite, sur kiu minimuma nivelo oni povas scii kaj uzi Esperanton.

 


Esperantismano

En sekcio 1 de la Bulonja Deklaracio estas difino de alia agado en la Esperanto-komunumo:

"La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa..."

Zamenhof klarigis la diferencon inter esperantisto kaj esperantismano en sia parolado pri Universala Esperanto-Asocio ĉe la malferma kunveno de UEA en Barcelono en 1909:

"U.E.A. unuigas do ne ĉiujn esperantistojn, sed ĉiujn esperantismanojn, t. e. ĉiujn tiujn homojn, kiuj konsideras ne nur Esperanton en ĝia ekstera lingva formo, sed ankaŭ ĝian internan ideon".

Tiu persono, kiu bone konas la lingvon kaj aktive partoprenas en la movado estas kelkfoje nomata "vera esperantisto" aŭ "bona esperantisto".

 


Esperantofono

(= Esperantlingvulo, Esperantlingvano)

Lastatempe estis enkondukita la termino "esperantofono" por karakterizi personon, kiu scias praktike uzi Esperanton por komunikado kun aliaj homoj. Ne estas necese, ke li identiĝu kun la celoj de la Esperanto- movado. En tiu ĉi senco, ĝi estas la ekvivalento de la koncepto de "esperantisto" en la Deklaracio de Bulonjo.

 


Esperantano

Tiu ĉi termino, malofte aŭ tute ne uzata nuntempe, estas difinita en Plena Ilustrita Vortaro jene: "neaktiva aprobanto de Esperanto".  Efektive, ĝi estas utila termino por klasifi homojn ne apartenantajn al la jam menciitaj kategorioj. Esperantanoj ne scias kaj ne uzas la lingvon, do ili estas nek esperantistoj nek esperantofonoj, kaj ĉar ili ne penadas disvastigi la uzadon de Esperanto, ili ne estas esperantismanoj. Inter la esperantanoj troviĝas ĉiuspecaj apogantoj, aprobantoj, simpatiantoj kaj amikoj de Esperanto. Kelkfoje ili montras sian ligitecon kun la Esperanto-komunumo per elbuŝigo de laŭtaj aŭ laŭdaj eldiroj aŭ per kontribuo de materiaj rimedoj. Verdire, ili povas havi ankaŭ negativan efikon, ĉar, neniam lernante kaj uzante la lingvon, ili montras sin hipokritaj kaj nekonvinkaj ekzemploj antaŭ la publiko ekster Esperantujo.

 


Kompetenteco de lingvouzo

Tre dornhava demando por statistikantoj, kiuj volas strikte limigi sian nombradon nur al tiuj, kiuj scias kaj uzas Esperanton, koncernas determinon de akceptebla aŭ minimuma nivelo de lingvoscio. La tubero en la afero estas, ke la organizaĵoj, kiuj provizas enketantojn per donitaĵoj, mem ne klasifas siajn membrojn laŭ gradoj de lingva kompetenteco.

Absolute minimuma nivelo de lingvouzo estas tiu de persono, kiu lernis la Fundamentan Gramatikon de Esperanto, t. e. la 16 regulojn ellaboritajn de d-ro Zamenhof. Ĉi-rilate estiĝas demando pri la klasifo de lernantoj de Esperanto, aŭ en kursoj aŭ aŭtodidakte, se ili ne sukcesas ellerni la elementan studmaterialon. Manĝaĵo ne nutras homon, kiu ne manĝas ĝin, kaj Esperanto-lernolibro ne faras esperantiston el homo, kiu ne lernas per ĝin, kvankam oni povas akiri statistikojn per la nombro de manĝaĵoj kuiritaj kaj lernolibroj aĉetitaj. Sekve, ankaŭ la lingvoscio de eklernantoj de Esperanto estas sub la akceptebla minimumo. Ankoraŭ unu grupo kun minimuma lingvoscio konsistas el pasivuloj, kiuj scias su fiĉon por legi kaj kompreni simplajn frazojn, sed tute ne kapablas skribi aŭ paroli en la lingvo krom diri "bonan tagon" kaj ĝis la revido". Ilia lingvonivelo estas evidente tro malalta, por ke ili kvalifikiĝu kiel sciantoj kaj uzantoj de Esperanto.

 Ĉe la alia ekstremaĵo de la lingvouza kontinuaĵo estas tiuj homoj, pri kiuj oni asertas, ke ili "primajstras Esperanton" aŭ "havas perfektan scion de la lingvo". Eĉ se sur tiu supra nivelo de lingoscio troviĝas tiaj elituloj, kiuj havas la kapablon uzi Esperanton kvazaŭ ĝi estus ilia gepatra lingvo, ili estas tre malmultaj en la Esperanto-komunumo. Limigo de la kategorio de esperantisto al tiu grupo signifas, ke la totalo estus kelkaj centoj kaj ne la centmiloj aŭ milionoj de la propagandistoj. Estas evidente, ke la plej signifplena kaj utila difino de esperantistaro devas baziĝi sur lingvoscio meze inter la du ĉi-supre pritraktitaj limoj. Ĉu oni povas mezuri tiun kapablon en objektiva maniero, aŭ ĉu ĝi estas subjektiva koncepto laŭ la vidpunktoj de la koncernaj individuoj kaj la esploristoj? Kelkaj opinias, ke estas eble difini la limojn de scio kaj uzo de Esperanto per ekzamenoj kaj diversgradaj atestiloj kaj diplomoj. La plej granda malavantaĝo ĉi-rilate estas la diverseco de metodoj de testado kaj taksado; sekve la rezultoj ne ĉiam estas akordigeblaj. Cetere, eĉ tiu procedo de mezurado donas nur partan bildon de la tuto de esperant-lingvuloj en la mondo, ĉar ne ĉiuj prezentas sin por ekzamenoj. Ŝajnas, do, ke la sola maniero, kiu restas, estas pli-malpli subjektiva taksado de la kapablo uzi Esperanton en diversaj situacioj.

 


Praktika uzo de Esperanto

Ofte aperas en verkoj pri tiu ĉi temo la esprimo "praktike uzi Esperanton". Se oni povas difini la esencon de praktika uzado de la lingvo, tio donos la ŝlosilon por solvi la problemon rilate bone funkciantan difinon de esperantisto, kiun povos aprobi homoj kaj organizaĵoj enretreprenantaj statistikajn esplorojn de la Esperanto-komunumo.

Personoj, kiuj uzas Esperanton por praktikaj celoj sur la minimua nivelo, komprenas ordinarajn konversaciojn, kapablas uzi la parolatan lingvon por ĉiutagaj bezonoj, legas periodaĵojn kaj librojn, kaj ankaŭ korespondas. Tiu scio kaj uzado de Esperanto sufiĉas por ili por partoprenado en agadoj de lokaj kaj aliaj grupoj, kongresumi kaj turismi. La praktikan lingvouzon de tiuj esperantistoj povas karakterizi gramatikaj kaj semantikaj malĝustaĵoj kaj subnorma prononcado, sed tiuj misaĵoj, se ne tro oftaj, ne malhelpas interkomunikadon.

 


Konkludo

Estas konsilinde, ke estontece statistikaj esploroj en Esperantujo nombru nur tiujn membrojn de la Esperanto-komunumo, kies scio de la lingvo estas adekvata por ebligi praktikan agadon kiel priskribitan ĉi-supre. Tio signifas, ke lernantoj , "eternaj komencantoj" kaj esperantanoj - neaktivaj aprobantoj - estos ekskluditaj.

Bernard GOLDEN

Ĝisdatigita je la 1-a septembro 1997 fare de Ken Caviness  

la fonto: http://personal.southern.edu/~caviness/eo_unue/nombrado.html

 

Rex May
Message 1 of 48 , Feb 4, 2006
Mi proponas novan sufikson ankau. Mi akordas ke Esperantofono estas bona vorto por tiuj kiuj parolas Esperanton, kaj ke Esperantofilo estas bona por amantoj de la lingvo, sed ankoraŭ bezonitas sufikson por tiuj kiuj freneze amas Esperanton. Jen: Esperant-iluminatoj.
 
 
 

 

Bertilo

PMEG

39.1.23. OFON°

Lingvano”. Tute superflua kaj evitenda sufikso iafoje uzata por fari vorton por lingvano aŭ lingvaneco: Esperanto *Esperantofono* = “Esperantisto, Esperantolingvano”, *Esperantofona* = “Esperantlingva”. Oni uzu kunmetaĵojn kun lingvano, lingva, parolanto k.s. Por “parolanto de Esperanto” la ĝusta vorto estas simple Esperantisto, kiu ĉiam signifas precize “persono, kiu scias kaj uzas Esperanton”.

 Permesilo Krea Komunaĵo
 
 
 
 

Regulo "Esperantofona → Esperantlingva (ktp.)"

Priskribo: Esperantofona → Esperantlingva (ktp.)
Mesaĝo: «-ofon» estas neoficiala sufikso, kaj tute superflua. Preferu skribi \1.
Kategorio: Ne oficialaj vortoj
Ligiloj: http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/sufiksoj/ofon.html
Tiu regulo trovas ekzemple la jenajn nevalidajn frazojn:
  • Li estas ano de Esperantofona klubo.
    Sugesto de korektado: Esperantlingva
Ĝusta frazoj por komparo:
  • Li estas ano de Esperantlingva klulo.
 

 

E sperare nell'esperanto?

Caro Beppe,
lo so che te l'aspettavi. Lo hai scritto testualmente: "Non ha mai funzionato la tenera illusione dell'esperanto (che è l'equivalente lingustico dell'economia di piano socialista: l'ho scritto, un paio di volte, e gli esperantisti sono insorti)" (risposta di apertura del 5 gennaio). Ebbene da esperantofono io ti scrivo, ma non insorgo. Non ho mai studiato il bahasa indonesia, ma non dico che non funziona. So che ci sono persone che lo parlano, lo scrivono e si capiscono tra di loro. E mi fido. Per l'esperanto è lo stesso. Proprio questa è la differenza con Volapuk, Novial e compagnia (a proposito, complimenti per l'erudizione sul tema): quelli sono progetti rimasti sulla carta. L'esperanto invece è parlato da oltre cent'anni, nonostante ostracismi e vere e proprie persecuzioni. Il problema dell'esperanto è che, anche se è facile, tutti quelli che decidono di usarlo devono impararlo, anche gli anglofoni. Con l'inglese invece, tutti devono fare una fatica bestiale e spendere un mucchio di soldi e di tempo. Tutti tranne gli anglofoni. Quanto all'"economia di piano socialista", non so se incentivare l'uso dell'esperanto sarebbe molto socialista. Sicuramente sarebbe una grossa economia. In Europa abbiamo tutti adottato le cifre arabe. Al sistema metrico decimale qualcuno resiste. L'euro lo usa ancora una minoranza. Verrà anche il momento dell'esperanto.
Salutojn el Bruselo (saluti da Bruxelles)


Guido Ricci, nospam_cincinnato@tiscali.be

Caro Guido,
non credo verrà mai il momento dell'esperanto come grande lingua internazionale; temo resterà sempre un hobby intelligente. E un po' mi dispiace, devo dire, perché in fondo è un esperimento coraggioso, e mi sta simpatico (pure gli esperantisti: amo chi si batte per le cause perdute).

Ora ti chiedo: perché, secondo te, l'esperanto non ha mai sfondato oltre il circolo degli appassionati? Boicottaggi, mancanza di mezzi, assenza di un grande Paese di riferimento? Gente come me, che crede nelle virtù dell'inglese (opportunamente maltrattato?). Aspetto risposta, e la pubblichiamo su "Italians".

A proposito di erudizione: diciamo che l'esperanto ha 120 anni giusti giusti. Venne creato nel 1887 da Ludwick Zamenhof, un oculista polacco di Bialystock, viene parlato da oltre centomila persone di novanta paesi, e riempie cento periodici e trentamila libri. Derivato dalle radici delle lingue europee, in particolare delle lingue romanze, l'esperanto e' relativamente facile da imparare (si favoleggia che Leone Tolstoj ci riusci' in due ore): i verbi sono tutti regolari; l'articolo determinativo e' sempre la , mentre quello indeterminativo non esiste; i sostantivi non hanno genere e terminano in -o , i plurali in -oj ; gli aggettivi in -a .

Tutto giusto, o devo andare a lezione?

la fonto: http://www.corriere.it/solferino/severgnini/07-01-19/01.spm

 

Fama ”esperantisto” ankoraŭ ne lernis la lingvon

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-14 13:11

La germana kontraŭtutmondiga aktivulo kaj subtenanto de Esperanto, Martin Krämer...

...Martin Krämer estas subtenanto de Esperanto, sed ankoraŭ ne regas la lingvon.

Rusiaj esperantistoj sekvis lian vojaĝon en la forumo de la retejo e-novosti, kaj iu eĉ ironie proponis, ke oni invitu la faman "esperantiston" al la Moskva Esperanto-klubo Leo Tolstoj, kiu bezonas vigligon. Replikis en la forumo Valentin Melnikov...

el la DISKUTO

javergara
javergara diras:
2008-04-10 15:06

Jes, ĉiu scias ke la Deklaracio de 1905 sobre difinis la koncepton "esperantisto" tiel, kun lingvoposedo kiel sola kriterio, opozicie al la tiam/tie ne tro aprezata forta idealismo de Zamenhof mem. Oni tamen ofte timis ke la vorto povus ŝajni kvazaŭ portanta ian ideologian enhavon, kaj do en diversaj momentoj tra la jardekoj okazis debat(et)oj pri tio, ĝis nun. Humphrey Tonkin ekzemple, en sia libro Lingvo kaj Popolo (2006), skribis ke li malofte uzas la vorton esperantisto kaj notas kontraste kun intereso la novan vorton "esperantofono". Mi ankau shatas la lastan, char en nia lingvokomunumo bonŝance estas granda diverseco, kaj spite al la ofte trovataj vivstilaj kaj/aŭ mondbildaj proksimoj eĉ reciprokaj influoj inter diversaj anoj (kio ja estas feliĉiga), fakte la sola trajto komuna al ni ĉiuj estas la lingvo.
Simple do mi konfesu senti spontanan, neeviteblan simpation al Martin.

javergara diras:

2008-04-11 17:33

Temas pri tre bona punkto! Mi mem estas spontane Pirona lingve, foje eĉ bataleme, sed tamen ne blinde fanatika, kaj do emas ankaŭ akcepti la nepre necesajn neologismoj (se bone elektitajn) kaj ankaŭ trankvile akceptas la funkciadon de malnovgrekaj radikoj en la naturscienca kaj medicina faklingvoj. Eble tial mi trovis bona la proponon "esperantofono", pro influo de mia gepatra, kie ekzistas "anglofono", "francofono", samkiel en aliaj latinidaj lingvoj kiel la franca.

Sed ŝajne vi pravas. Ĉar "esperantano" ankoraŭ povas esti ambigua, analoge al la ekzemploj provizitaj en la supra komento, esperantolingvano montriĝas esti bona solvo, laŭ mi.

Jorge diras:

2008-04-12 12:53

La vortoj "esperantano" kaj eĉ "esperantlingvano" ne nepre signifas "esperantoparolanto", sed eble nur "adepto de (la ideo / lingvo) esperanto". Kvankam la signifo de -an- ofte tre similas al tiu de la same plursenca -ist- (kp budhano / budhisto), "esperantano" sonas al mi iom malpli insista kaj emfaza ol "esperantisto", kiun mi ne tro uzas (anstataŭe mi preferas diri "esperantulo").

vmel diras:

2008-04-11 11:17

Jose (k aliaj),
ĉu vi pretas tuj akcepti kiel gaston (aŭ ekzemple pruntedoni monon) ajnan ulon, kiu diros ke li estas "Amiko de Esperanto", eĉ sen kontroli tion? Ĉu vi neniam renkontis homojn, kiuj mensogas k ne plenumas siajn promesojn? Vi estas feliĉa, sed danĝere naiva...
Tiu Martin Krämer ja neniam lernis E-on k certe ne lernos. Li simple uzas bonkorecon k naivecon de iuj e-istoj por sia profito. E-o por li estas nur uzeblaĵo, samkiel ekz. necesejpapero...
En la rusa lingvo aperis jam multaj pruvoj de lia friponeco. Pripensu almenaŭ: li asertas, ke iris al Japanio por transdoni liston de partoprenontoj de iu aranĝo. Nu, ĉu ne pli racie estus sendi tiun liston retpoŝte?..
Li bezonas ĉipan famon k multan monon de naivuloj. En Rusio similuloj sufiĉe multas, do ni estas imunaj kontraŭ iliaj trukoj. Vi, bedaŭrinde, ne.

Sebastiano diras:

2008-04-11 21:11

Vi diris: »En la rusa lingvo aperis jam multaj pruvoj de lia friponeco.« Bv. sciigi al ni, pri kiuj pruvoj temas.

Mi samopinias kun vi, ke s-ro Krämer neniam lernos Esperanton kaj meritas neniun specialan subtenon de esperantista flanko. Tamen mi pli emus supozi lin naiva simplulo ol intenca fripono, eble simile al iama Mathias Rust.

Ranga diras:

2008-04-10 09:36

Admiri ideon de Esperanto estas bonvena kaj lerni esperanton estas plibonvena. Uzi Esperanton por iu firma celo ankaŭ estas bona ideo. Mankas al ni tiaj homoj ekster esperantujo, kiuj apogas nian movadon. Ni ne nur toleru Martin, sed ankaŭ malfermu niajn korojn al tiaj aktivuloj. Esperanto ne estas kopirajto de kelkaj.
Ranga

bab diras:

2008-04-10 09:43

Eble li estas esperantisto laŭ moderna kompreno de tiu vorto. (Same kiel oni povas esti ”movadano” aŭ ”finvenkisto” sen paroli la lingvon.)

Sed esperantano li ankoraŭ ne fariĝis.
Kompreneble la lingvo estas malferma al ĉiu; sufiĉas iomete studi ĝin por iĝi -ano.

limako diras:

2008-04-10 13:32

Kiam mi loĝis en Miŝigano, ni havis iam debaton pri tiu ĉi ideo. Kiam ni iufoje havis feston, estis tiuj, kiuj volis inviti nur onin kiuj "vere" parolas Esperanton. Aliaj volis ke edzoj, edzinoj, kaj infanoj ankaŭ partoprenu -- eĉ se ili tute ne parolas Esperanton. Mi kredas ke estis Mary Napolitan kiu elpensis la simplan kaj klaran ideon de "Amiko de Esperanto". Ni trovis la terminon tre utila por paroli pri tiuj, kiuj subtenas la ideon eĉ se ili mem ne volas lerni Esperanton (aŭ simple ĝis nun ne lernis). Ĉu iu vere volas forpeli amikojn de Esperanto? Do, kiam ni sendis la invitilon, ni invitis kaj Esperanto-parolantojn kaj "amikojn de Esperanto". Ni tiel rompis la 17an regulon, sed bonega festo justigas tion, ĉu ne?

limako diras:

2008-04-12 03:15

Laŭ mi, la ideo de "krokodilado" nur taŭgas kiam temas pri la bezono kuraĝigi komencantojn ekzerci la parolkapablon. La trouzo de tiaj terminoj montras tre malbelan kaj malakcepteman sintenon kiu dividas homojn kaj montras la Esperanto-komunumon kiel sekton. Eble por vi plej gravas forigi "krokodilojn" ĉar ili detruas por vi la okazon. Por mi, plej gravas esti kun afablaj kaj akceptemaj homoj, kiuj akceptas min kaj lasas min Esperantumi laŭ mia propra volo sen juĝi ĉu mia sango sufiĉe verdas por ili.

la fonto: http://www.liberafolio.org/2008/kramer2

 

 

 

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář