Jdi na obsah Jdi na menu
 


KNIHA Paŝoj al plena posedo ✪ LEGOLIBRO ✪ čítanka k rozšíření slovní zásoby

 

 

Pojďte se seznámit s esperantskými spisovateli a překladateli.

Venu konatiĝi kun Esperanto-verkistoj kaj tradukistoj.

(zelená je barva naděje a barva vlajky esperantského hnutí)

 

Knihu "Paŝoj al plena posedo" (=Kroky k plnému osvojení si esperanta) jsem vzal do rukou a četl až po státních učitelských zkouškách v Burgasu (Bulharsko) v roce 1977. Kniha vyšla v letech 1968, 1970, 1973 a opět v roce 1980. Její úspěšnost spočívá v tom, že uvádí ukázky literatury původní i přeložené celé řady spisovatelů z různých zemí.

La libron "Paŝoj al plena posedo" mi man-prenis kaj legis nur post la ŝtat-ekzameno de Esperanto-instruistoj en Burgas (Bulgario) en la jaro 1977. La libro aperis en la jaroj 1968, 1970, 1973 kaj denove en la jaro 1980. Ĝia sukceso konsistas en tio, ke montras specimenojn de literaturo origina kaj tradukita de la tuta vico de verkistoj el diversaj landoj.

Tuto knihu doporučuji číst až po bezpečném zvládnutí Základů esperanta, česky ke stažení zde a zde, kde se naučíte 16 základním pravidlům gramatiky a základní slovní zásobu asi 700 až 800 slov (t.j. slovní zásoba předškolního dítěte). Po přečtení této knihy se v přitažlivém kontextu naučíte dalších asi 1700 nových slov.

Tiun ĉi libron mi rekomendas legi nur post sekura ekposedo de Fundamento de Esperanto, por alŝuti tie ĉi, kie vi lernos 16 fundamentajn regulojn de la gramatiko kaj la fundamentan vort-provizon de proksimume 700 ĝis 800 vortoj (t.e. vort-provizo de infano antaŭ la elementa lernejo). Post tralego de tiu ĉi libro vi lernos en atraktiva kunteksto pluajn proksimume 1700 novajn vortojn.

 

ENHAVO = obsah

1 Ferenc Szilágyi, el Norda Prismo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ferenc_Szilágyi_(verkisto)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Norda_Prismo

2 Hasse Zetterström el la sveda Andreo Gauder, el Literatura Mondo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Literatura_Mondo

3 John S. Dinwoodie, el Esperanto en Skotlando
http://eo.wikipedia.org/wiki/John_Dinwoodie
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_en_Skotlando

4 Czeslaw Ostankowitz, el la pola Jerzy Grum, el Esperanto Revuo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jerzy_Grum
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_(revuo)

5 Edmond Privat, el Historio de la Lingvo Esperanto
http://eo.wikipedia.org/wiki/Edmond_Privat
http://eo.wikipedia.org/wiki/Historio_de_la_lingvo_Esperanto_(Privat)

6 Kornél Tóth, el la hungara Paulo Balkányi, el Norda Prismo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Pál_Balkányi

7 Sabahatin Ali, el la turka Ferruh Canatay, el Esperantisto Slovaka
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantisto_Slovaka

8 László Boti, el Norda Prismo

9 Stanislav Knížek, el Esperantisto Slovaka
http://eo.wikipedia.org/wiki/Stanislav_Knížek

10 Tibor Sekelj, el Esperanto Revuo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Tibor_Sekelj

11 Srdj Arandjelović, el Monda Kulturo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Srdj_Arandjeloviĉ

12 Karel Havlíček Borovský, el la ĉeĥa Tomáš Pumpr, el La Bapto de Caro Vladimir
http://eo.wikipedia.org/wiki/Karel_Havlíček_Borovský
http://eo.wikipedia.org/wiki/Tomáš_Pumpr

13 Gian Carlo Fighiera, el Esperanto Revuo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Gian_Carlo_Fighiera

14 Clelia Conterno Guglielminetti, el La Suda Stelo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Clelia_Conterno_Guglielminetti
http://eo.wikipedia.org/wiki/La_Suda_Stelo

15 Toni Breider, el Homo kaj Kosmo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Homo_kaj_kosmo

16 Vu Kan, el Vjetnamio Antaŭenmarsas
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-movado_en_Vjetnamio

17 Marjorie Boulton, el Belarto
http://eo.wikipedia.org/wiki/Marjorie_Boulton

18 Cesaro Rossetti, el Kredu Min Sinjorino
http://eo.wikipedia.org/wiki/Cezaro_Rossetti
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kredu_min,_sinjorino!

19 Lu Sin, el la cina S.J.Su, el Sovaĝa Herbaro
http://eo.wikipedia.org/wiki/Lu_Xun
http://eo.wikipedia.org/wiki/Saint_Jules_Zee

20 Maciej Iłowiecki, el Heroldo de Esperanto
http://eo.wikipedia.org/wiki/Heroldo_de_Esperanto

21 Vasil Conev, el la bulgara Metodi Pancev, el Belarto
http://eo.wikipedia.org/wiki/Benjo_Conev

22 L.L.Zamenhof, el paroladoj en Londono kaj St.Petersburgo
http://eo.wikipedia.org/wiki/L.L.Zamenhof

23 Jean Ribillard, el Esperanto Revuo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jean_Ribillard

24 Rabeno Šimeon Ben Eleazar, el la aramea A.Nurak, el La Nica Literatura Revuo; Raymond Schwartz el La Strata Butiko; William Shakespeare el la angla Ivy Kellerman, el Kiel Plaĉas al Vi
Gaston Waringhien (alidirektilo A. NURAK)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Gaston_Waringhien
http://eo.wikipedia.org/wiki/Nica_Literatura_Revuo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Raymond_Schwartz
http://eo.wikipedia.org/wiki/William_Shakespeare
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ivy_Kellerman_Reed
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kiel_plaĉas_al_vi

25 Paul Neergaard, el La Vivo de la Plantoj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Neergaard
http://eo.wikipedia.org/wiki/La_Vivo_de_la_Plantoj

26 Vladimír Váňa el Esperanto Revuo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vladimír_Váňa

27 Douglas Young, el la skota W.Auld, el Esperanto en Skotlando
http://eo.wikipedia.org/wiki/William_Auld
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_en_Skotlando

28 Ilja Erenburg, el Norda Prismo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ilja_Ehrenburg

30 Emil Kolozsvári, el la hungara Kolomano Kalocsay, el Hungara Vivo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Emil_Kolozsvári_Grandpierre
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kálmán_Kalocsay
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hungara_Vivo

 

Ukázka z knihy - SPECIMENO

Karel Havlíček Borovský

La bapto de caro Vladimir = Křest svatého Vladimíra

Vi sensperte vivas certe,
neestinte dio.
False ŝajnas, ke mi gajnas
en la profesio.
 
Mi matene devas pene
rosi kampan valon,
hejti sunon, kaj la lunon
fermi en la stalon.
 
Noktfantomojn kaj demonojn
en la sakon loki,
la stelflokojn kiel kokojn
en nestejo voki.
 
Ĉies buŝo: birdo, muŝo,
pulo, elefanto,
frue jam ĝi volas manĝi
el di-provianto.
 
La ekstaro de l'homaro,
aĥ, ĝi kaǔzas servojn!
La lamento de l'homgento
ŝiras miajn nervojn.

≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈≈

Kdo jaktěživ bohem nebyl,
zkusil ještě málo,
není to tak lehký život,
jako by se zdálo.

Ráno vstane, do snídaně
musí rosou kropit,
měsíčka zavřít do chlívka,
potom v slunci topit.

Dříve čerty, noční duchy
strčit do pytlíka
a hvězdičky puť-ťu-ťu-ťu
svolat do kurníka.

Každý ptáček, každý brouček,
slon až do komára
má hned ráno nasypáno
z božího špejchara.

A když potom lidi vstanou,
to je teprv správa!
Někdy nevím samým křikem,
kde mně stojí hlava.

 

SUR DALMATA FIŜISTINSULO = Na dalmatském rybářském ostrově

Srdj Arandjelović, el Monda Kulturo

Neniam ŝi vidis la sunon. Nur la karesojn de ĝiaj varmaj radioj ŝi sentis sur sia juna vizaĝo. Neniam ŝi vidis la lazuran bluon de la Adria Maro, nur ĝojplezuresi ĝuis lulata per ĝiaj ondoj. Nek sian patrinon nek 1a patron ŝi vidis, nur palpkarese ŝi ekkonis iliajn kaloplenajn manojn kaj vizaĝojn, sur kiuj ŝi tiel bone konis ĉiun sulkon... Nenion ŝi iam ajn vidis, ĉar ŝi estis de la naskiĝo blinda...

Jarojn longe ŝi vivis en la lernejoj por blinduloj kaj nur somere ŝi revenadis pasigi la ferion apud siaj karaj. Nun, ŝi denove troviĝas en sia fiŝistvilaĝo sur fora insuleto perdiĝinta en la marovasto. Feliĉa ŝi estis forlasi por ioma tempo bruegon de la grandurbo en kiu ŝi vizitadas lernejon. Tamen, sidante sur la pruo de leĝera velboato kiu petole saltetis sur la ŝaŭmantaj ondoj, kaj karesante la harojn de sia sepjara fratineto, ŝi pensis pri tiu grandurbo kien ŝi revenos post la ferio por fini sian lastan studjaron kaj kie ŝi, dank' al siaj lertaj manoj, ricevos postenon. Ho, kiel ŝi revadis pri sia unua salajro! Pri tiio kion ŝi aĉetos per ĝi. En ŝia imago jam ĉiu monero estas fikselspezota! Al la patrino ŝi aĉetos kaptukon el belega pura silko... Ridetante ŝi imagas kiel la vilaĝaninoj rigardos ŝian patrinon, kiam ŝi kun tiu kaptuko aperos dimanĉe inter ili. Ĉiuj ekdeziros ĝin tuŝi por prijuĝi la kvaliton, kaj la patrino fiereme rakontos al ili ke ŝia Zlatica aĉetis ĝin. Jes, Zlatica kiu nun laboras en la grandurbo kaj perlaboras tiom, ke ŝi eĉ povas de

tempo al tempo helpi al i1i... Kaj, al la patro?... Al li ŝi aĉetos novan pipon el rozoligno ĉar la malnovan forglutis la maro, kiam pasintan printempon tempesto surprizis lin, dum li estis ĵetanta reton en la maron. Ĝojos la patro pro tiu donaco... Al la frato? Oh, li jam fariĝis edziĝkandidato kiu eĉ rajtas malkaŝe fumi. Al li ŝi aĉetos belegan arĝentan cigaredujon, kaj kiam li elpoŝigos ĝin, ĉiuj junulinoj el la vilaĝo admire rigardos!... Al la fratineto Mare, nepre ŝi aĉetos tiun grandan pupon kiu palpebrumas kaj pepas: “Panjo, panjo”! Ho, kiel ŝiaj karbonigraj okuletoj mire gapos!

Subite, iu granda ondo frapis la boatpruon kaj amaso da akveroj ŝprucmalsekigis ŝian korpon. Ŝi tremskuiĝis kaj la revaĵo disrompiĝis kvazaŭ sapveziko... Instinkte ŝi antaŭsentis tion, ŝia frato senzorge sidanta ĉe la poŭpo ne rimarkis: iom troe ili malproksimiĝis de la bordo. Laŭ timkrioj de la mevoj li sentis alvenon de tempesto, kvankam la sunradioj ankoraŭ varme brilis.

— Mario, ni iru returnen. Ĉu vi rimarkas la tempestalvenon?

Mario nur memfide ekridetis kaj per sia sonora voĉo iom mokeme respondis: “Ne zorgu vi, grandurba sinjorino, kaj ne saligu al mi la cerbon!”

Ŝi eksilentis, sed ĉiuj ŝiaj sentoj streĉiĝis. Ne, ŝi ne eraras. Ne plu blovas la agrabla venteto. La veloj de la boato ne plu gaje kraketas sed knarkrakas sub ĉiam pli forta ventpremo. Sur la ondoj, la leĝera velboato ĉiam pli kaj pli supreniĝas kvazaŭ iu ĉevalo transsaltanta barojn.

— Mario, ni iru returnen! Fine... ni ne estas solaj, Mare povas ektimi de la ondoj.

— Mare ja estas fiŝista filino. Ĉu ne, Mare? Ni ne timas de la maro kiel tiu nia fratino, kiu tute urbaniĝis... ĉu ne, Mare?

La knabineto nenion respondis, nur pli forte sin premis al la fratino. Mario, tenante la poŭpon per siaj fortaj manoj, gaje fajfetis kaj videble ĝuis sian lertan manovradon. Ankaŭ li estis rimarkinta la malboniĝon de la vetero kaj rapidan plialtiĝon de la ondoj sed pro sia vireca fiero li ne volis obei al la “ina saĝo”... Subite, malaperis la rideto de sur lia vizaĝo. Jen, tie malantaŭ la fora horizonto, aperis ia verdnigra nubo kiu fulmrapide pligandiĝadis kaj ĝiaj brakosimilaj ekstremoj minace disvastiĝadis. Fulmobriloj trakuris la ĉielon kaj perdiĝadis ien en la vasto. Eĥis timigaj tondrobruoj...

— Al diablo! ni eĉ malsekiĝos! — grumblis Mario por si mem kaj manovris por direkti la velboaton al la bordo. Sed jam estis iom malfrue. Li konsciiĝis pri tio. Kontraŭ la vento la leĝera velboato pene luktis por alproksimiĝi al la bordo kiu apenaŭ videbletis. Dume la tempesto rapide alproksimiĝis... La suno tute malaperis malantaŭ la nigra nubkurteno. Malheliĝis. La vento fantome ekhurlis kaj la ondoj furie ekdancis kvazaŭ la maro estus bolanta... La tempesto atakis per sia tuta sovaĝa forto.

Portata per la ondegoj kvazaŭ juglandselo, post iu nova ventatako la velboato renversiĝis...

— Mario-o! — ekkriegis malgranda Mare, — sed en la sama momento fortaj brakoj kaptis ŝin kaj konata voĉo trankviligis la infanon:

— Mare, ne timu... Mare, via frato portos vin... ne timu! Luktante kontraŭ la ondoj, kun la fratineto en la manoj, li plenforte kriis al la fratino kiun li fojfoje vidis inter la ondoj.

— Zlatica-a-a, naĝu laŭ mia voĉo. Ne timu pri Mare, mi portos ŝin.

— Je-e-e-s! Eĥis ŝia respondo. Ekscio ke Mare estas en la manoj de la frato trankviliĝis Zlatican kaj ŝi eknaĝis per fortaj membrosvingoj, gvidata per la voĉo de Mario. Ŝi naĝis kuraĝe, sentime, kvankam la ondoj fojfoje superiris ŝian kapon. Ŝi ja estas infano de la maro... De tempo al tempo la frato vokkriis al ŝi kaj ŝi respondkriis. Tranĉante la ondojn ŝi naĝis kvazaŭ sireno... Post ioma tempo, ŝajnis al ŝi ke ĉiam malpli ofte ŝi aŭdas la voĉon de la frato... kaj ke ĝi malproksimiĝas, dume la hurlo de la vento superas la ondofrakason...

— Mario, Ma-ri-o-o! — krivokis ŝi, sed la voĉo de Mario ne aŭdiĝis plu. Sola ŝi estis. Sola... en tiu infero de la elementoj kaj sen gvidvoĉo de la frato. Tamen ŝi ne cedis al la teruro. Ŝi naĝis, naĝis en la direkton el kiu ŝi lastfoje aŭdis la voĉon de Mario. Sed vane... Ne estis eble gardi la direkton en la maro kiu infere bolis...

La tempo pasadis. Ŝi jam sentis lacon kaj por ŝpari la forton ŝi forlasis sin al la ondoj... — Mario certe atingos la bordon, — pensis ŝi, — kaj ili venos min trovi. Ili scias ke mi naĝas kiel fiŝo. Kaj, se mi forlasas min al la ondoj ili alproksimigos min al la bordo, — ŝi rezonis. Sed krom la ventofajfado kaj ondomugoj nenian bruon ŝi estis aŭdanta. Tamen ŝi esperis... De tempo al tempo por memkuraĝigo ŝi vokkriis: — Mario, Ma-ri-o!

Ree minutoj fariĝis horoj. Kiom longe ŝi jam solas portata per la ondoj? Nur ne perdi kuraĝon, ne pensi pri ebla droniĝo! Vivi ŝi volas... kaj pense ŝi ekvagis tra sia vivo rememorante siajn geamikojn. Laŭ iliaj voĉoj ŝi ĉiam rekonadis ilin: “Pala voĉo”, “Nigra voĉo”, “Verda voĉo”... El ŝia brusto kelkfoje eliĝis la nomo kvazaŭ voksopiro. Laca, tro laca ŝi ja estas. Tiu ĉi maro... kiu estis ŝia unua lulilo... ne povas sin nun malamike forrabi... el la vivo...

** ** **

la reta versio http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0032/

ADRIA MARO: la maro kuŝanta inter Italujo kaj Jugoslavio.
AŬTOMATO: io funkcianta sen homa direktado.
BOATO: ŝipeto.
BRAVA: preta sentime fari sian devon.
ĈAPO: plata kapvesto.
ĈEMIZO: subvesto.
DALMATIO: regiono de Jugoslavio.
DANCI: ritme movigi laŭ muzika takto.
EĤO: ripetiĝo de sono.
EKSTREMA: plej malproksima.
ETENDI: plilongigi ĉiudirekten.
FADENO: longa maldika ŝnureto.
FAJFI: krei sonon blovante tra la lipoj.
FANTOMO: spirito de mortinto; reaperanto.
FATALA: malfeliĉiga, grava, ne evitebla.
FEBRO: forta eksciteco.
FIRMA: neŝancelebla.
FULMO: granda rapidpasanta ĉiela fajro.
FURIO: furioza virino.
HORIZONTO: limo de la vidkapablo.
HURLI: bleki sovaĝe.
INFERO: loko, kie mortintaj animoj suferegas.
INSTINKTO: aŭtomata aktivigo, plejofte de bestoj.
KALO: malmolaĵo de la haŭto.
KANDIDATO: aspiranto al ofico.
KAPRICO: subita, neantaŭvidebla emo.
KARBO: nigra substanco, uzata por hejti.
KNARI: eligi akran bruon skrapan aŭ frotan.
KRAKI: eligi sekan bruon elŝirado aŭ rompado.
LARĜA: multampleksa.
LAZURO: blua koloro de la ĉielo.
LEĜERA: malpeza.
LULI: balanceti.
LUPO: sovaĝa hundsimila besto.
MANOVRI: fari laŭcelajn iradojn.
MOKI: priridi iun.
MUSKOLO: fibraĵo, kiu movas la membrojn de korpo.
NEPRA: neevitebla, deviga.
PALPI: tuŝesplori per la mano.
PALPEBRO: membrano kovranta la okulon.
PENI: energie streĉi siajn fortojn.
PEPI: birdokrieti.
PETOLI: amuziĝi infanece.
PIPO: aparato, per kiu oni fumas tabakon.
POŬPO: sipmalantaŭo.
PRUO: ŝipantaŭo.
PUPO: ludila figureto.
RAMPI: antaŭeniri malfacile, foje surventre.
REGIONO: speciala land- aŭ marspaco.
REVI: imagi tion, kion oni forte deziras.
REZONI: logike tiri konkludon el argumentoj.
RIGIDA: nefleksebla.
SALO: blanka substanco, uzata por gustigi manĝaĵojn.
SAPO: substanco uzata por lavpurigi.
SILKO: delikata teksaĵo.
SIMIO: homosimila besto.
SINO: homa brusto.
SIRENO: marvirino kun fiŝa vosto.
SOJLO: ŝtono aŭ trabo de enireja fundo.
SOPIRI: ĝeme elspiri.
SULKO: kavaĵeto.
SVINGI: moveti ion rapide ĉiudirekten.
ŜAŬMO: blankaĵo sur akvo aŭ alia fluaĵo.
ŜELO: malmola ekstera krusto.
TEMPESTO: ŝtormo.
TRAJTO: karakterizaĵo.
TUKO: peco de teksaĵo.
VASTA: granddimensia.
VELO: granda tuko fiksita por kapti la venton.
VEZIKO: globeto.

 

La reta versio de la libro "Paŝoj al plena posedo" estas legebla tie ĉi:

http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0032/

 

 

POR PAŜI PLUEN

další doporučená četba

La plej ampleksa listo de haveblaj libroj en Esperanto estas la Katalogo de la Libroservo de UEA, kiu enhavas ĉ. 2000 titolojn. Nove aperintaj titoloj anonciĝas en preskaŭ ĉiu numero de la revuo Esperanto kaj de Heroldo de Esperanto. Ĉi tie mi donas nur kelkajn sugestojn por plua legado; ili reprezentas nur malgrandan onon de la eblecoj.

Aliaj legolibroj kaj kompilaĵoj

Baza literatura krestomatio. Red. Vilmos Benczik.

De sezono al sezono (2 vol.). Red. Miyamoto masao.

25 jaroj: Antologio de Belartaj Konkursoj. Red. William Auld kaj Vilmos Benczik.

Esperanta legolibro. Red. Elio Migliorini.

Fundamenta krestomatio. Red. L. L. Zamenhof. Klasika kolekto, aperinta unue en 1903.

Pri Esperanto kaj la Esperanto-movado

Enciklopedio de Esperanto. Represo de verko aperinta en 1933.

Esperanto en perspektivo. Red. No Lapenna k.a. Monumenta faktlibro.

Gvidlibro por supera ekzameno. Red. Alfonso Pechan.

Laŭokazaj lingvaj notoj. Avo (Alec Venture). Konsilaro.

Lingvaj respondoj. L. L. Zamenhof. Konsilaro.

Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. John Wells. Studo.

Lingvo stilo formo. Kálmán Kalocsay. Eseoj.

1887 kaj la sekvo ... Gaston Waringhien. Eseoj.

Plena analiza gramatiko de Esperanto. Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien.

Pri lingvo kaj aliaj artoj. William Auld. Eseoj.

Sarkasme kaj entuziasme. Miyamoto Masao. Eseoj.

Originala beletro

Auld, William. La infana raso. Poemo 25-ĉapitra.

Beaucaire, Louis. El la vivo de bervala sentaŭgulo. Malpudoraj humuraj noveloj.

Engholm, Stellan. Homoj sur la tero. Romano pri tri generacioj de sveda biena familio.

Eroŝenko, Vasilij. Lumo kaj ombro. Noveloj, poemoj kaj artikoloj de rusa blindulo, kiu multe vojaĝis en Azio.

Francis, John. La granda kaldrono. Eposa romano pri skota familio dum du mondmilitoj.

Konisi gaku. Vage tra la dimensioj. Sciencfikcia novelaro.

Lanti, Eŭgeno. Vortoj. Eseoj de unu el la ĉefaj ideologoj de Esperanto.

Luyken, H. A. Pro Iŝtar. Romano pri babilonanoj en la tempo de Ijob.

Nervi, Mauro. La turoj de l’ĉefurbo. Poemoj, noveloj kaj teatraĵoj.

Peneter, P. kaj G. P. Libro de amo. Erotika poemaro, kun la ciklo “Sekretaj Sonetoj” kaj priamora terminaro.

Rossetti, Cezaro. Kredu min, Sinjorino! Sprita aŭtobiografia romano pri vojaĝanta vendisto en Britujo.

Schwartz, Raymond. Anni kaj Montmartre. Romano pri junulino en Parizo.

Szathmari, Sandor. Kain kaj Abel. Amare satiraj noveloj pri la homa malraciemo.

Ueyama masao. Mi amas ... Noveloj aŭtobiografiaj.

Valano, Johan. Ĉu li bremsis sufice? Krimromano sprite verkita.

Varankin, Vladimir. Metropoliteno. Romano stile interesa kaj enhave pensiga

El aliaj literaturoj

Alencar, Jose de. Iracema. Brazila romano.

Andersen, Hans Christian. Fabeloj, vol. 1.

Angla Antologio 1000-1800.

Babits, Mihaly. La cikoni-kalifo. Fantazia romano, el la hungara.

Brecht, Bertolt. Trigroŝa romano. Socikritika satiro.

Bulgara prozo. 19 noveloj.

Burns, Robert. Kantoj poemoj kaj satiroj.

Capek, Karel. Libro de apokrifoj. Mallongaj noveloj pri famuloj historiaj, mitologiaj kaj literaturaj.

Cervantes Saavedra, Miguel de. La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha.

Dante. Infero. Unua kaj plej fama parto de la Dia Komedio.

El ĉina poezio. Verkoj antikvaj kaj modernaj.

El japana literaturo. Noveloj de la Meiji-periodo ĝis la dua mondmilito.

Gallegos, Romulo. Doňa Bárbara. Venezuela romano.

Gogol, N. V. La revizoro. Komedio pri timemaj koruptuloj.

Goscinny kaj Uderzo. Asteriks la gaŭlo. La unua en la fama komiksa serio.

Heine, Heinrich. Kantoj kaj romancoj.

Hemandez, Jose. Martín Fierro. Gaŭĉa eposo.

Ibsen, Henrik. Brand.
Peer Gynt.

Islandaj pravoĉoj. Tri sagaecaj rakontoj kaj unu poemo.

Kivi, Aleksis. Sep fratoj. Klasika finna humura romano.

Lonrot, Elias. Kalevala. Eposo kompilita lag finnaj popolaj tradicioj.

Lusin. Noveloj. Plena kolekto de la noveloj de la plej elstara ĉina verkisto de la jarcento.

Madach, Imre. La tragedio de 1' homo. Filozofia versa dramo, el la hungara.

Majuraniĉ, Ivan. La morto de Smail-agao Ĉenĝiĉ. Poemo pri la lukto inter turkoj kaj montenegranoj.

Martinson, Harry. Aniaro. Sciencfikcia eposa poemo, de sveda nobelpremiito.

Nakazima atusi. La obstino. Fantaziaj noveloj.

Nobla Korano, La. Paralelaj tekstoj, en la araba kaj Esperanto.

Prus, Bolesław. La Faraono. Klarika pola romano pri la politiko en antikva Egiptujo.

Rakontoj pri fantom-spitantoj. El la ĉina.

Sankta Biblio, La. La Malnova Testamento tradukis L. L. Zamenhof.

Sartre, Jean-Paul. La naŭzo. Romano.
La respektema p... / Sen eliro. Teatraĵoj.

Shakespeare, William. Epifanio, aŭ Kiel vi volas.
Hamleto, reĝido de Danujo. Tradukis L. L. Zamenhof.
Otelo.
Reĝo Lear.
Rikardo tria. Historia dramo.

Sienkiewicz, Henryk. Tra dezerto kaj praarbaro. Romano porjunula pri aventuroj en norda Afriko.

Skota antologio.

Tagor, Rabindranath. Malsata ŝtono. Noveloj, el la bengala.
Primico. Poemoj.

Tanizaki zyun'itiró. El la vivo de Syunkin. Cinikaj dramoj kaj noveloj.

Voltaire. Tri verkoj de Volter. “Kandid”, “Zadig” kaj “La senartifikulo”.

http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0032/

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář
 

 

 

Z DALŠÍCH WEBŮ

REKLAMA