Jdi na obsah Jdi na menu
 


La Biblia Eraro de Zamenhof - ĉu solvite? - el la diskuto en la Facebook-grupo Lingva Konsultejo

Tuesday, December 16, 2014 http://impofthediverse.blogspot.cz/2014/12/la-biblia-eraro-de-zamenhof.html

La Biblia Eraro de Zamenhof

la aŭtoro de la teksto: John Dumas https://plus.google.com/+JohnDumasCA/posts
 
http://1.bp.blogspot.com/-z8oGb37WCsQ/VDL9uBPdD9I/AAAAAAAAR9M/tIJzRWErAAY/s1600/zamenhof1907.jpg
Majstro, certe vi
scias la hebreon.

Hieraŭ estis Zamenhof-Tago, kaj hodiaŭ nokte, Ĥanuko komencos, do ŝajnas ke mi devas blogi kaj esperante kaj pri religio. Do mi decidis blogi pri tekstero de le biblio, en la esperanta versio.

En 1914, D-ro Zamenhof eldonis tradukon de la kvina libro de la biblio, Readmono. Mi havas la 1988an eldonon de la biblio en Esperanto, sed mi supozas ke neniu ŝanĝis la tekston de Zamenhof. Bedaŭrinde, estas eraro en la traduko de Readmono. Zamenhof ne estas sola, kaj mi supozas ke li uzis tradukon de Readmono, kaj ne la hebrea originalo. Aliaj versioj de la biblio ankaŭ mistradukas la teksteron en Readmono. Oni povas trovi version kun prava traduko en aliaj lingvoj, sed estas nur unu traduko de la biblio en Esperanto. Ni ne povas elekti inter la pli aŭ malpli bonaj tradukoj.

Kion diras la biblio? En Readmono 23:17, ni vidas:

Ne devas esti malĉastistino inter la finiloj de Izarel, kaj ne devas esti malĉastisto inter la filoj de Izrael.

Jes, “Izrael.” Mi ne scias kial li ne uzis “Izraelo,” sed tio ne estas la problemo. La problemo estas la vortoj malĉastinino kaj malĉastisto. Tio estas malbona traduko de la hebrea. Ne estas la malpli bona traduko; iaj tradukoj uzas la vorton “sodomito” anstataŭ “malĉastisto.” Kion diras la tekteron en la hebrea?

.יח לֹא-תִהְיֶה קְדֵשָׁה, מִבְּנוֹת יִשְׂרָאֵל; וְלֹא-יִהְיֶה קָדֵשׁ, מִבְּנֵי יִשְׂרָאֵל

Certe vi komprenas tion! La plej gravaj vortoj estas קְדֵשָׁה kaj קָדֵשׁ. La tri literoj havas la sonojn K-D-Ŝ, kaj signifas ne malĉasta, sed sankta. Tute la sama, ĉu ne? En multaj aliaj lokoj de la biblio, la tradukistoj uzas sankta por K-D-Ŝ. Ĉi-tie, estas nur mistraduko.

La signifo de la tekstero estas ke la pastroj kaj pastrinoj de fremdaj religioj ne povas iĝi Izraelidoj. Se la papo volus aliĝi la judan popolon, laŭ Readmono 23:17, li ne povus (mi dubas ke la papo volus tion). Mi certas ke Zamenhof sciis la ĝustan tradukon, sed, li sendube sciis ke en multaj lokoj la kristana teksto de la biblio malsamas la hebrean tekston.

Mi scias ke, ĉar la malbonaj kontraŭjudaj sentoj de la tempo, Zamenhof ofte maltrankviliĝis ke homoj malakceptus Esperanton ĉar la kreinto estis judo. Li eble pravis, ĉar dum la vivo de Zamenhof estis tempo de pogromoj. Do, eble li uzis la kristana tekston, kaj ne la hebrean por sia traduko.

Bedaŭrinde, kie tio eraras, tie la Esperanta biblio eraras. Eble, post la fina venko, ni povas havi pravan tradukon de la biblio.

Ĝisdatigo: Mi fuŝis kaj verkis ke Readmono estas la kvina libro de la biblio. Ĝi estas la kvara kaj lasta libro de la Torao.


You can follow my blog on Twitter (@impofthediverse) or on Facebook. If you like this post, share it with your friends. If you have a comment just for me, e-mail me at impofthediverse@gmail.com.

3 comments:

  1. Feliĉe la biblion voloras nenion ;)

     
  2. Estas interesa demando, ĉu la teksto, kiun ni havas, estas la teksto, kiun Zamenhof tradukis. Oni scias, ke antaŭ ol eldoni la Sanktan Biblion (t.n. Londonan Biblion) en 1926, komitato konsistanta ĉefe el anglikanaj pastroj reviziis la zamenhofan tradukon. Tamen, oni povas argumenti ke "malĉastist(in)o" estas taŭgaj tradukoj de tiuj KDŜ-vortoj, ĉar estas eble, ke la ĉefa punkto pri kiu la bibliaj verkantoj volis kalumnii/kondemni la alireligiistojn estis ĝuste la "malĉasta" seksuma enhavo de la alireligiaj ritoj. Temas, oni argumentus, ne pri pastroj de aliaj dioj, sed pri templaj prostituit(in)oj kiuj celis per seksumado instigi la fekundecon de la tero.

     
  3. Kvina, ne kvara, libro, ĉu ne?

 

Facebook: Lingva Konsultejo grupo

el la diskuto de la permaligo esperanto.grupo/permalink/10152838742230289/:

Roberto Tresoldi: La traduko de Zamenhof estas ĝusta kaj trafa. Ĉiuj tradukoj el la originalaj tekstoj, en ĉiu lingvo, redonas saman signifon. 16. prosinec 2014 v 21:35

Raoni Sousa: malĉastinino = malĉastistino? 16. prosinec 2014 v 22:19

Francesco Costanzo Non: Unu eraro nur? 16. prosinec 2014 v 22:26

John Dumas: Raoni, vi pravas. Dankon. Roberto, ĉu la vorto kio signifas "sankta" ankaŭ signifas "malĉasta"? En kia lingvo? Kial Esperanto havas la du vortoj? Do, certe oni povas diri "La Malĉasta Biblio," se la signifo de la hebrea "kadoŝ" estas kaj sankta kaj malĉasta. 16. prosinec 2014 v 22:31

Francesco Costanzo Non: Ĉu eble estis eraro en iu vortaro? La malnova hebrea estas lingvo neparolata dum jarcentoj eble estas eraroj ankaŭ en la "ĝustaj" tradukoj, nur oni ne scias pri tio. 16. prosinec 2014 v 22:33

John Dumas: Ne. La signifo de "kadoŝ" estas klara. 16. prosinec 2014 v 22:37

Roberto Tresoldi: Temas pri du malsamaj vortoj, unu estas kódèsh (sankteco), la alia kòdésh, malĉastisto (kdéshàh, malĉastistino). Temis pri seksa konduto de junuloj kaj junulinoj kiuj vendis sian amoradon che paganaj temploj. Do "sankta malĉastistado". 16. prosinec 2014 v 23:14

John Dumas: Sed la signifon de kòdésh estas (laŭ multaj) sanktulo. 16. prosinec 2014 v 22:59

Matt McLauchlin: La konfuzo inter "sanktul/in/o" kaj "malĉastul/in/o" rilatas la la praktiko de sankta amorado en temploj de diversaj gedioj en antikva Mezoriento.

Ekzemple, dum la anglalingva Biblio King James diras "There shall be no whore (putino) of the daughters of Israel, nor any sodomite (sodomiisto) of the sons of Israel," pli lastatempaj tradukoj diras ekzemple (International Standard Version) "There are to be no cultic prostitutes (kultaj geprostituitoj) among the daughters or the sons of Israel".

Esence, kvankam oni uzadis tiun pasaĝon por kondamni malĉastadon ĉe virinoj kaj samseksamon ĉe viroj, ŝajnas ke la intenco pli estis certigi ke Izraelidoj ne uzu sanktan prostituadon kiel kult-maniero, kaj tio, por pli bone distingi sin de la ĉirkauaj paganaj religioj. 16. prosinec 2014 v 23:02

Roberto Tresoldi: Ĉiuj tradukistoj el la hebrea (ankaŭ mi) komprenas kaj tradukas tiel. Vi povas ankaŭ fari komparon kun la greka traduko el la hebrea (la tiel dirita LXX , farita de hebreoj je la fino de la III jarcento a.K.): pórne kaj pornéuon. 16. prosinec 2014 v 23:06

Matt McLauchlin: Tradukas kiel? Mi menciis du tre malsamajn tradukojn. 16. prosinec 2014 v 23:07

Roberto Tresoldi Matt: bonvolu legi pli supre: mi respondis al John, ne al vi. 16. prosinec 2014 v 23:30

John Dumas: Sed la Reĝ-Jakoba Versio ankaŭ mistradukas la teksteron. 16. prosinec 2014 v 23:09

Francesco Costanzo Non: (kial oni ĉiam mencias la biblion de reĝo James, kiu estas "nova" traduko?) 16. prosinec 2014 v 23:11

Manuel Campagna: Tri aferoj pri la traduko de la Biblio eldonita de la Londona Biblia Komitato.
1. Z Esperantigis laŭ la signifperoj de la sinagogoj.
2. Kiam la biblia komitato petis permeson uzi lian tradukon kun ŝanĝoj, li konsentis kontraŭ la promeso, ke lia nomo ne estu menciita rilate tiun eldonon. Kiel oni scias, la komitato faris ŝanĝojn kaj sen sciigi pri ĉi tio eldonis la biblion.
3. La aŭtenta zamenhofa traduko troviĝas en la ludovikita eldono. 16. prosinec 2014 v 23:20

Roberto Tresoldi: Ĉiukaze oni ne rajtas paroli pri erara traduko de Zamenhof ĉirilate. Li bone tradukis. 16. prosinec 2014 v 23:23

William Harmon: Fakte. LLZ ne eraris. 17. prosinec 2014 v 2:04

John Dumas: Ŝajnas ke aŭ li uzis malbonan tradukon por lia traduko, aŭ (tiel Manuel diris) iu ŝanĝis la tekston. 17. prosinec 2014 v 2:31

Roberto Tresoldi: John mi ne bone komprenas vian lastan kontribuaĵon: ĉu vi daŭre opinias, ke tia traduko estas erara (malĉastisto/malĉastistino)? 17. prosinec 2014 v 6:26

Manuel Campagna: Laŭ la Vulgato, la oficiala latina teksto. "Non erit meretrix de filiabus Israel, nec scortator de filiis Israel." Mi konkludas, ke la Bona Doktoro ĝuste Esperantigis. 17. prosinec 2014 v 21:40

John Dumas: Manuel, sed Readmono ne estis verkita en latina, ĝi estas hebrea libro. Ŝajnas al mi ke la Vulgato ankaŭ miskomprenis la hebrean. Se la Londona Biblia Komitato uzis la Vulgaton, ili eraris. Ŝajnas al mi ke la LBK uzus la Reĝ-Jakoban Version.

Ankaŭ, mi devas noti ke ne estas vorto en la KDŜ grupo kio signifas la kontraŭ de sankta. Oni ne povas aldoni vokalojn en hebrea por krei la kontraŭ de vorto.

Iu kiu opinias ke "malĉastisto" estas bona traduko malpravas. 18. prosinec 2014 v 2:20

Kathryn Woods Prentice: Mi legis la artikolon kaj ne konas la hebrean kaj ankaŭ ne estas biblia studanto, sed mia unua penso estis: la malpermeso ne estas ke pastroj de aliaj dioj ne iĝu Israelanoj, sed ke Israelanoj ne iĝu pastroj (ĉu sanktaj prostitutoj aŭ "ordinaraj" pastroj) de aliaj dioj. 18. prosinec 2014 v 5:47

Roberto Tresoldi: John, laŭ via starpunkto, ĉiuj tradukistoj de la mondo (eĉ hebreaj kaj judaj, kiam ili tradukis el la hebrea) eraris. Mi denove priatentigas vin pri la tiel dirita "Traduko fare de la Sepdek", el la hebrea (tria jarcento antaŭ Kristo, farita de judoj), kie tiuj vortoj jam estis tradukitaj tiamaniere. 18. prosinec 2014 v 6:18

Roberto Tresoldi: Mi pritraktas denove la temon. Kiel mi jam skribis, ĉi tiu vorto, en la teksto pri kiu John skribas, signifas: "malĉastisto/malĉastistino". Temis fakte pri malĉastistado, kiu okazis (ĉefe, sed ne nur) ĉe paganaj temploj, tial oni parolas pri "sankta malĉastistado". En la Biblio oni retrovas la saman vorton plurfoje, ĉiam kun la sama signifo, kiel, ekzemple, en Genezo 38,21 kaj sekvantaj, kiam oni parolas pri Tamar: "kie estas la publikulino [hakedeŝah], kiu sidis en Enaim ĉe la vojo?". Tute ne eblas miskompreni, ĉar temas fakte pri "malĉastistino", kiel oni klarigas tuj poste: "Tamar, via bofilino, malĉastiĝis, kaj ŝi eĉ gravediĝis de malĉasteco". En ĉi tiu dua (klariga) teksto oni utiligas la radikon ZNH, kiu signifas "praktikanta malĉastistecon". En Reĝoj 1, 14,24 oni legas: "Ankaŭ malĉastistoj [kodesh] estis en la lando, kaj faris ĉiujn abomenindaĵojn de la popoloj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ la Izraelidoj". Aldona ekzemplo: en la itala traduko de Readmono farita de Rabeno Dario Disegni, kaj kiu estas grava juda traduko de la Biblio surbaze de la originalaj hebreaj tekstoj, oni legas: "Non ci sarà donna votata alla prostituzione fra le figlie d'Israele, né uomo votato alla prostituzione fra i figli d'Israele" (Readmono, 23,18). Kiel vi vidas, ĉu la biblia teksto mem, ĉu la juda tradicio (ekde la traduko "Sepdek" ĝis la plej novaj), ĉu la kristanaj tradukoj (ĉu katolikaj, ĉu protestantaj, ĉiuj, nuntempe, bazitaj sur la originalaj tekstoj, kaj ne sur 'Vulgata') tre klare difinas la sencon de tiu vorto. 18. prosinec 2014 v 10:35

Gerrit Berveling: la atentigo pri la "eraro" simple malĝustas. Modernaj tradukoj ofte - prave - nun diras: putino aŭ njoknabo (temas ne pri pastroj, sed pri templo-prostituigado) 18. prosinec 2014 v 12:20

Gerrit Berveling: Mi bedaŭras ke ĉiam ankoraŭ ne aperis la kompleta ESPERANTO-TRADUKO DE ZAMENHOF pri la Biblio, t.e. sen ŝanĝoj de la t.n. Biblia komitato de la (kristanaj) Bibliaj societoj, kaj sen aldono de la Nova Testamento aŭ Duakanonaj Libroj - Zamenhof ja estis Judo! Li prezentis sian tradukon, kondiĉe ke aperu memstara "por-HEBREA" eldono. Kiu realigos tion? 18. prosinec 2014 v 12:20

Roberto Tresoldi: Kia interesa laborprojekto... eble kun komparo kun la germana traduko de Moses Mendelssohn kaj kun la Sinoda rusa traduko en la malnovslava... kiuj, kune kun la hebrea originalo, certagrade influis la tradukon de Zamenhof. Eble en la estonteco  18. prosinec 2014 v 12:30

Gerrit Berveling: kiu emas? Mia amiko Itô Kanzi [ludovikito] jam havigis la necesajn tekstojn en sia serio Iam kompletigota plena verkaro de LLZ. en la sekcio de la traduk-volumoj 18. prosinec 2014 v 12:30

Roberto Tresoldi: Eble mi... 18. prosinec 2014 v 12:31

Dirk Bindmann: Surprizas min la opinio, Zamenhof – klera judo el centro de juda kulturo – estus tradukinta la Toraon ne rekte el la hebrea. 18. prosinec 2014 v 13:39

Roberto Tresoldi: Mi parolis pri influo: traduksugestoj, interpretoj, esprimelektoj. 18. prosinec 2014 v 13:43

Dirk Bindmann: Mi ne celis vin, sed la originalan artikolon. 18. prosinec 2014 v 13:44

Gerrit Berveling: Mi ne vidas kialon supozi ke Zamenhof ne tradukus el la Hebrea. Des malpli ĉar li mem indikas "tradukis el la Hebrea" 18. prosinec 2014 v 13:50

Manuel Campagna: La ludovikita eldono ja enhavas la bibliajn librojn Esperantigitajn de Z, Gerrit. 23. prosinec 2014 v 21:08

Gerrit Berveling: Jes, sed ĉiam ankoraŭ ne aperis tiu Zamenhofa traduko de la Torao en unu volumo 23. prosinec 2014 v 21:11

Manuel Campagna: Prave. 23. prosinec 2014 v 21:12

Gerrit Berveling: mi bedaŭras 23. prosinec 2014 v 21:20

Manuel Campagna: Jes, bedaŭrinde ĝi estas plejparte elĉerpita. 23. prosinec 2014 v 21:22

Manuel Campagna: Kaj ĉiukaze multekosta. 23. prosinec 2014 v 21:22

Gerrit Berveling: kiu scias eblon realigi tiun ĉi deziron / esperon / atendon de Zamenhof? 23. prosinec 2014 v 21:23

Gerrit Berveling: Zamenhof ja tradukis kaj poste disponigis siajn tradukojn el la Hebrea Biblio KUN LA KLARA PETO ke aperu precipe por lia propra popolo (la Hebreoj) tia eldono - sen aldono de ne-Toraaj libroj. 23. prosinec 2014 v 21:26

Gunnar Gällmo: Ĉu la duakanonaj libroj ne estas judaj? Ili ja troveblas en Septuaginto. 23. prosinec 2014 v 21:35

Manuel Campagna: 4 libroj ne plu ekzistas en la hebrea formo, el kiu la Sepdek helenigis ilin. Pro tio, kiam la Masoretoj volis eldoni fidindan kopion de la hebrea biblio, ili devis hebreigi la helenan tradukon de tiuj 4 libroj. 23. prosinec 2014 v 21:40

Roberto Tresoldi: La toraaj libroj ne konsistigas la tuton de la hebrea Biblio: ĝi fakte konsistas el tri partoj: Torao, Profetoj kaj Skribaĵoj. 23. prosinec 2014 v 21:42

Manuel Campagna: La "Skribaĵoj" estas ofte nomitaj "Saĝeclibroj". 23. prosinec 2014 v 21:44

Gerrit Berveling: ili kompreneble estas verkitaj de Hebreoj (Judoj) antaŭ Kristo, sed ne apartenas al la Hebrea biblia kanono, kiun oni fiksis fine de la unua jarcento post Kristo, reage al la ekesto de Kristanismo. Kristanismo ĉe sia misiado daŭre uzadis la Septuaginton - ja en la Greka ! do utilega! - kaj tiel pli malpli aŭtomate ĝi transprenis la t.n. Duakanonajn Librojn, ĝis en Renesanco-Reformacio oni (re)malkovris, ke la Judoj en sia Hebrea Biblio ne havas ilin, do laŭ kelkaj protestantoj la Malnovan Testamenton oni limigu al nur la Hebrea -Juda- kanono. Lutero tamen tradukis ĉion, en la Angla King-James-traduko ili ankaŭ komplete enestas - nur Gomaro en la sinodo de Dordreĥto (Dordrecht - 1618-1619) fortege insistis, ke la Duakanonaj Libroj estas verkitaj de homoj - kontraste al la ceteraj, kiujn verkis Dio laŭ li -- jen la problemo estiĝis... 23. prosinec 2014 v 21:48

Gerrit Berveling: mi skribis Toraaj libroj - devus esti Tenaĥaj libroj - pardonon. 23. prosinec 2014 v 21:50

Gabriele Corsetti: Kial vi nomas lin "nia majstro"? Ĉu la Esperanto movado estas iu religia sekto? 24. prosinec 2014 v 12:03

Gerrit Berveling: tiun indikon mi ne uzis. 24. prosinec 2014 v 12:05

Gabriele Corsetti: Mi estis demandanta John Dumas. 24. prosinec 2014 v 12:06

 

Mi trovis en la Nova PIV: http://vortaro.net/#malĉasta

malĉastul(in)o. Tiu, kiu kutime malĉastas: kunulo de malĉastulojX; kiele junulo povus kontraŭstari al la ĉarmoj de malĉastulino?Z; prenu al vi edzinon malĉastulinon k naskigu infanojn malĉastajn (neleĝajn)X.
malĉastist(in)o. Amorist(in)o: ne devas esti malĉastistino inter la filinoj de Izrael, k ne devas esti malĉastisto inter la filoj de IzraelX; al ĉiuj malĉastistinoj oni donas donacojnX.

Z = L.L. Zamenhof, X = Hebrea Biblio (Malnova testamento) laŭ la Londona eldono

 

kaj surlinie mi trovis:

http://www.obohu.cz/bible/index.php?styl=ESP&k=Dt&kap=23

17 Ne devas esti malĉastistino inter la filinoj de Izrael, kaj ne devas esti malĉastisto inter la filoj de Izrael. 18 Ne enportu pagon de malĉastistino nek de malĉastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; ĉar ambaŭ estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo, via Dio.

 

kaj en Facebook mi demandas: ĉu la problemo estas vere solvita?

https://www.facebook.com/janpospisil.poutnik/posts/781450191922970

 

Ne temas pri sensacia novaĵo. Bv legi en Espero katolika 1987-7
http://www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1987_07.htm#8
Antonio De Salvo

Kara amiko kaj frato, kio temas pri la "eraro de Zamenhof" mi ne serĉas sensacion, sed mi trovis sufiĉe interesan noton pri la traduko fare de John Dumas, ĉar mi mem klopodas kompreni la hebreajn tekstojn (dum jaroj) kaj mi mem komparas plurajn Bibliojn en diversaj tradukoj en mia lingvo kaj en diversaj lingvoj (dum jaroj), mi dankas al vi por via ligo al Espero Katolika, pri kiu mi ne sciis, kaj se estas aliaj similaj ligoj pri Bibliaj traduk-problemoj, mi petas sendu al mi la hiper-ligojn: ingjanpospisil@gmail.com
http://www.janjosefpospisil.estranky.cz/clanky/bible.html

 

Prelego pri Esperanto-tradukoj de la Biblio  (2)

citite laŭ http://www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1987_07.htm#8

 

LA PROBLEMOJ DE LA BIBLIA TRADUKADO

 

LA MALNOVA TESTAMENTO TRADUKITA DE ZAMENHOF

 

unua parto

 

Historiaj fontoj kaj pristudoj 

Nun mi volas paroli pri traduko de Zamenhof. Kompreneble, antaŭ ol paroli pri tiu temo, oni devas diri ion pri la fontoj de tiu ĉi historio, t. e., el kiu oni povas fonti por paroli pri la traduko de la Malnova Testamento, ĉar ĉi tie ni volas paroli nur pri la Malnova Testamento de Zamenhof, ĉar li tradukis nur la Malnovan Testamenton. Pro tio estas bonŝance, ke oni povas trovi la leterojn skribitajn de Zamenhof. Ili estas eldonitaj en Biblia Revuo dum 1970, en la unua numero de tiu jarkolekto. Prof. George Rust, anglo, povis meti la manojn en la arkivon de la Edinburga Esperanto Societo, kie iu John Mabon Warden, t. e. la prezidanto de la Edinburga Esperanto-Societo, konservis la ekzemplerojn - aŭ originale aŭ kopiite - de ĉiuj leteroj rilatantaj al la traduko de la Biblio en esperanto, la Malnova Testamento de Zamenhof.

Kaj Profesoro Rust sukcesis kopii ĉiujn leterojn eldonitajn poste en la 6a jarkolekto de Biblia Revuo, tiel ke ĉiuj, kiuj volas scii ion pri la komenco de la traduko de Zamenhof en esperanto, povas ilin legi. Temas pri kelkaj leteroj, en kiuj Zamenhof parolas nur pri ĉi tiu afero, kaj aliaj en kiuj li kun aliaj temoj parolas pri la sama afero. Sed pri la bibliografio, pri la literaturo: ĉu estas iuj, kiuj parolas pri ĉi tiu traduko, sen esti fontoj de ĉi tiu temo? Jes, estas kelkaj. Mi povas memori Edmond Privat, kiu parolas en sia «Vivo de Zamenhof» ankaŭ pri tiu verko de Zamenhof. Ĝi ne estas dokumento, sed literatura afero.

Ankaŭ Pastro (?) Tilgrou, redaktoro de la revuo, eldonita de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo, parolis oficiale pri ĉi tiu traduko. Kompreneble li parolis nur malmulte pri tiu ĉi traduko, ĉar oni scias, ke la Brita kaj Alilanda Biblia Societo eldonas multajn tradukojn.

Poste ni havas tri artikolon en Dia Regno, fare de Karl Olof Sandgren, aperintajn en 1966. Karl Olof Sandgren estas sveda pastro. Alia artikolo pri la sama temo en Dia Regno en 1959 aperis fare de pastro Downs, angla pastro. Mi renkontis lin en Limburg/ Lahn, dum la unua komuna kunveno de la katolikoj kaj protestantoj.

Mi mem en la teatro de tiu urbo subtenis la katolikan starpunkton kontraŭ Pastro Downs, kiu estas anglikana, kaj kontraŭ aliaj, eble luteranaj, kaj mi bone subtenis niajn opiniojn; kompreneble ne temis pri polemiko, se pri akademia parolado. Eĉ pastro Downs parolis pri ĉi tiu traduko de Zamenhof en esperanto.

Ankaŭ en «Nia historio», t. e. la historio de KELI, la Kristana Esperantista Ligo Internacia, en 1964 aperis io pri la la komenco de ĉi tiu verko de Zamenhof. Mi havas ankaŭ aliajn verkojn pri la sama temo. En la antaŭparolo de libreto de Gregor «La esperanta traduko de la Malnova Testamemo de Zamenhof» estas 4-5 paĝoj, en kiuj oni parolas pri la sama afero.

Alian artikolon eldonis Biblia Revuo en 1969, titolita «Historio pri Esperanto-Biblio». Ĝi estas de la sama Profesoro George Rust, kiu aranĝinte artikolon por la Enciklopedio de Esperanto, kiam mi petis de li, li mallongigis por ĝin eldoni en Biblia Revuo. Ni havas tiel plenampleksan historion pri ĉi tiu afero. 

Intencoj kaj komencoj 

Multaj antaŭ Zamenhof tradukis erojn de la Malnova Testamento, sed la gloro ĝin tute traduki estas nur de Zamenhof, eĉ se li por tiu ĉi entrepreno starigis apartan komitaton.

Kiajn motivojn Zamenhof havis por traduki en esperanton la Biblion? Kompreneble, ĉar li estis Hebreo, li tradukis nur la Malnovan Testamenton.

Li mem deklaras en sia antaŭparolo al la Genezo, kiun li eldonis en 1911 ĉe la Eldonejo Hachette:

1.         La Biblio estas vaste konata kaj utila por propagando.

2.         Biblio havas siajn adorantojn.

3.         Biblio estas grava por historio de la homaro, ekz, multaj mortis por defendi Sian Sanktan Skribon.

4.         Biblio estas grava ankaŭ por kultura literaturo. Ĉiu popolo havas proprajn librojn kaj ĉefverkojn. Sendube la Hebreoj havas en la Biblio sian ĉefverkon.

5.         Biblio havas ĉie nacilingvajn tradukojn, kompareblajn por lernantoj, kaj estas bone ke ankaŭ esperanto havu propran tradukon.

Tiuj ĉi estas la kaŭzoj, la motivoj, por traduki la Biblion en Esperanton. Oni demandas, ĉu Zamenhof estis certa ke hebrea laiko rajtas traduki la tutan Biblion, kiu estas la sankta libro de la Hebreoj kaj de la Kristanoj? Almenaŭ en la unuaj tempoj li ne estis certa, ĉu li rajtas traduki la Biblion. Kaj pro tio li petis, ke aliaj faru tion. Sed kiam li certiĝis ke neniu estas preta, li mem tion faris.

Demandante nun, kiam ekestis en la menso de Zamenhof la deziro, ke esperanto havu sian Biblion, ni povas ricevi respondon rigardante al la menciitaj leteroj, kiujn ni havas. Povas esti, ke en la menso de Zamenhof ankaŭ pli antaŭe estis ĉi tiu ideo, sed ni devas ĉi tie diri nur, kion oni trovas en la leteroj. Kaj en unu el tiuj oni atestas, ke en la menso de Zamenhof estis ideo traduki la Biblion jam en 1892.

«Ĉar en ĉi tiu jaro li reagis negative al la ideo, dirante al la proponinto Warden - kiu skribis tiun frazon en «La Esperantisto» - ke ankoraŭ la rimedoj tute mankas, ke ni ankoraŭ ne estas pretaj traduki en Esperanton la Biblion». Do li havis almenaŭ la ideon traduki. Se li diras ke la rimedoj tute mankas li volas signifi, ke li deziras, ke oni faru ĉi tiun tradukon, sed li ankoraŭ ne havas la rimedojn.

Pasis multaj jaroj antaŭ ol aperis kelkaj ĉapitroj de la Biblio. En la unua volumo de «La Revuo» (esperantista gazeto), en 1906, aperas ĉapitroj tradukitaj de Zamenhof el la Predikanto. Jam estis pasintaj 14 jaroj de kiam Zamenhof parolis pri traduko de la Biblio.

Ekde tiu jaro oni povas dokumenti la etapojn de ĉi tiu entrepreno. En la antaŭparolo al Psalmaro, kiu aperis en 1907, Zamenhof skribis, ke se oni trovos, ke lia traduko ne enhavas gravajn erarojn, ĝi povas esti korektita laŭ la montroj de la Biblia Sekcio de la Universala Kongreso, t. e. li havas ankoraŭ la ideon, ke oni devas havi tradukon de la tuta Biblio, alie li ne estus dirinte «se... ne havas gravajn erarojn». Poste, dum la Universala Kongreso de Dresden en 1908, Zamenhof eldiris al Pastro Bianchini (katolika) - ni trovas la informon en Espero Katolika 1920, paĝo 218 - sian intencon traduki la tutan Malnovan Testamenton, petante ke Bianchini traduku la Novan.

Pro tio Bianchini donacis al Zamenhof  la latinan Vulgaton, kiun Zamenhof autaŭe estis dezirinta sen sukceso akiri. Do, ankoraŭ li havis la ideon realigi ĉi tiun tradukon. 

La Biblia Komitato 

En tiuj jaroj, t.e. 1907-1909, Zamenhof publikigis en The Nord American Rewiew, eldonita en Usono, sian tradukon el la biblia libro Sentencoj, kaj poste en La Revuo tiutempe eldonita en Parizo, la kompletan tradukon de la Predikanto, Genezon nekompletan kaj erojn el Eliro, Levidoj, Nombroj, Readmono kaj Psalmaro. La Psalmaron poste Zamenhof publikigis kompletan ekde jaro 1907 ĝis 1914. En 1908 Zamenhof tamen ne estas trankvila pri tiu tradukado, tial li estigas Biblian Komitaton dum la Universala Kongreso en Cambridge. Laŭ la konsilo de Edmond Privat, juna svisa kvakero, oni elektis 4 personojn kiuj devis esti la gvidantoj en ĉi tiu komitato, t. e. Pastro Rust (kiu tamen ne estas la aŭtoro de la sube citita artikolo, eble lia antaŭulo); Pastro Peltier, katolika, kiu poste ne ĉeestis en la kunveno aranĝita pri la traduko de la Biblio, kaj mortis en 1909 (Peltier estas fondinto de la IKUE-organo «Espero Katolika»); Pastro Schneeberger (en oktobro 1908 li iĝis idisto, poste prezidanto de la ida akademio kaj pro tio li ne plu volis interesiĝi pri ĉi tiu komitato); kaj laste, oni diras laste, sed vere li estas lasta, Zamenhof mem partoprenis en ĉi tiu Komitato.

Bedaŭrinde la komitato malsukcesis, t. e. ne faris ion pri ĉi tiu traduko. Kial la Komitato starigita por ĉi tiu traduko malsukcesis? Oni povas trovi du kaŭzojn. Unue la romkatolikaj instancoj rifuzis al Peltier la permeson partopreni en ĉi tiu Komitato. Nun ekde la Vatikana Koncilio Dua estas permesite, sed laŭ la tiutempaj leĝoj oni ne povis tion fari. Pro tio ĉi Pastro Peltier ne povis ĉeesti.

Alian kaŭzon, de la malsukceso de tiu Komitato, oni povas trovi en la fakto ke post la eksiĝo de Schneeberger kaj Peltier restis nur Pastro Rust kaj Zamenhof. Kaj oni volis aldoni kiel komitatanon rusan esperantiston Eustifejef, kiu promesis eldoni en aparta revuo unu post la alia la ĉapitrojn de la Biblio. Kaj fakte en 1908 li komencis eldoni; bedaŭrinde en la sama revuo (ĝi estis dividita en du partojn) en la unua estis la teksto de Malakio, de Luko 1-2, kaj Filemono, sed en la dua parto estis kontraŭ-religia artikolo.

Pro tio la partoprenantoj de la Komitato ne plu volis doni al li pliaj tradukojn, ĉar kompreneble estis ofendo, ke en la sama revuo aperas en la unua parto eroj de la Biblio kaj en la alia artikoloj kontraŭreligiaj. Tamen ni povas diri ke antaŭ ol la Komitato finis sian ligon, Mudie, kiu estis la prezidanto de la Brita Esperanto-Asocio, kuraĝis peti de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo eldoni tiun Biblion. Oni respondis, ke momente almenaŭ la Societo ne estas preta eldoni ĉi tiun verkon.

Nur poste, en 1912, kiam okazis en Krakovo la Universala Kongreso de Esperanto, oni skribis - ni havas leteron - ke oni esperas baldaŭ eldoni la Biblion pere de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo. Tiel oni faris paŝon antaŭen, almenaŭ en la promeso. 

Zamenhof tradukas 

Nun ni devas memori la agadon ekde 1910, kiam Zamenhof vidis la malsukceson de la Komitato kaj decidis rekomenci la laboron, ne nur eldonante kelkajn aliajn erojn de la Biblio, sed efektive per si mem tradukante la tutan Biblion, pro kiu fakto vere oni povas diri, ke la gloro en la traduko de la Malnova Testamento estas tute de Zamenhof.

Jen kelkaj leteroj kiuj substrekas nian aserton. La unua, skribita en 1910 estas de Zamenhof al Pastro Rust. 

«Kara sinjoro, mi deziras komenci la sisteman tradukon de ĉiuj libroj de la Malnova Testamento.

Sed, ĉar povas esti, ke iu jam komencis tian tradukadon, aŭ povas esti ke nia esperantista Biblia Komitato opinias, ke estus pli utile, se la traduko prenus sur sin iu alia persono, tial antaŭ ol komenci la tradukadon, mi turnas min al vi kun peto, ke vi diru al mi, kia estas via opinio pri mia intenco. Se vi scias, ke iu jam komencis la tradukadon, volu min sciigi pri tio. Se vi opinias, ke estos pli bone, ke mi ne entreprenu la tradukon, tiam mi kore vin petas, volu tion skribi al mi tute sincere kaj senĝene. Vi povas esti tute certa, ke via negativa respondo faros al mi nenian doloron.

Ĉar mi forte deziras, ke ni havu bonan tradukon de la Biblio, kun granda plezuro mi cedus la tradukadon al aliaj personoj, se laŭ via opinio tio estus utila...». 

Ĉar neniu troviĝis preta traduki la Biblion, li mem prenis sur sin ĉi tiun taskon. Tiam li promesis entrepreni nenian alian esperanto-laboron antaŭ ol li estus fininta tiun ĉi taskon. Pro tio li nuligis sian kontrakton kun Hachette al kiu li ja promesis traduki la fabelojn de Andersen. Kaj li decidis nuligi sian kontrakton kaj antaŭe fini la Biblion. Tiel en 1914 - estas la jaro kiam komenciĝis la unua mondmilito - li sendis al Mudie, prezidanto de la Brita Esperantisto-Asocio, sian tradukon de la Antaŭaj Profetoj. La Antaŭaj Profetoj, laŭ la hebrea divido, estas Josuo, Juĝistoj, Samuelo kaj Reĝoj. Kaj li aldonis Jesajon, kiu aperis nur en 1917. Do, ni povas diri certe per ĉi tiu, ke li laboris ĝis la fino de la vivo. En letero al Mudie li skribas: «Mi ricevis leteron de Pastro Rust, kaj mi skribis al li kaj donis al li plenan rajton fari en miaj tradukoj ĉiujn ŝanĝojn kiujn li trovas utilaj». Kaj li ankaŭ konsilas al Mudie, averti la Biblian Societon, ke li estas hebreo, por kazo, ke ili ne volus eldoni tradukon de nekristano. Sed ni scias, ke ili nenion havis kontraŭ ĉi tiu verkisto. Kaj poste en la sekvanta jaro Zamenhof trovis du maljunajn anglajn kvakerinojn, la fraŭlinoj Peckover, kiuj mortis poste en 1917, kiuj longe subtenis la Biblian Societon kaj ankaŭ la proponon eldoni la Biblion en esperanto. Ni devas memori ilin, ĉar ili bone meritis pri tiu eldono. La esperanta Biblio-traduko estis eldonita poste en 1926, kune kun la Nova Testamento, pri kiu ni ankoraŭ parolos, dirante interalie kiel oni povis vendi je malmultekosta prezo.

En letero skribita en 1915 Zamenhof skribas, ke li finis la tradukon en marto. Li festis poste per tri tagoj da ripozo. Finfine vere li povis ripozi, ĉar tiu ĉi verko estis bezoninta multan paciencon, kuraĝon kaj laboron en la lasta parto de lia vivo, antaŭ ol komenci la Fabelojn de Andersen. 

Brita kaj Alilanda Bibliosocieto eldonas 

Mudie peris la realigon de la eldono de la Biblio ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo. En iu letero li skribas al la fraŭlinoj Peckover, la donacintoj de la mono, kiuj ebligis la eldonon de la traduko de la Biblio: «Vi sendube vin demandas, kial mi ne leteris. Sed la respondo de d-ro Zamneho al vi ĉi-kune sendata nur ĵus alvenis. Li tute samopinias ol ni, esperante, ke la Biblia Societo la laboron entreprenos, kaj konsilas, ke eble la plej bona rimedo estas venki la malfacilaĵon pri Hachette-a kopirajto» (Rimarko: Hachette - franca firmao kiu havis la kopirajton pri kelkaj libroj jam antaŭe)... Pri la sorto de la apero de la Biblio: Dum la unua mondmilito oni ne povi transdoni la tradukojn el Pollando al Anglujo. 

La sorto de la tradukaĵo 

Do, ili devis resti en Varsovio, kaj ili restis ĝis la jaro 1918. En 1917 Zamenhof mortis sen povi vidi aperinta sian ĉefverkon (sendube ankaŭ hodiaŭ oni taksas la Biblion ĉefverko de Zamenhof). Post la milito Edmond Privat, vizitante Varsovion por fari biografion de Zamenhof, reirante al Svisujo er 1919 kunportis la librojn Jeremio, Plorkanto, kaj Esrao, entute 222 paĝojn maŝinskribitajn. Li ne povis kunporti pliajn. Kaj en julio estis senditaj al Britujo aliaj verkoj fare de s-ino Zamenhof, kiu faris plian ekzempleron kaj kuraĝis sendi perpoŝte al Britujo. Tiel la tuta verko, kolektita en kvar volumoj, estis en Britujo, kaj tie ĝi ankoraŭ kuŝas bindite en la arkivo de Brita Esperanto-Asocio. Poste, necesis ankoraŭ 6 jaroj por ĝin revizii. Pro tio, ankoraŭ Pastro Rust interesiĝis pri sekretario. Tiel laboris John Mabor Warden, kiu estis el la Brita Esperanto-Asocio. Kaj tiel oni povis komenci la tajpadon kaj presadon de Biblio, kiu en 1926 povis aperi kiel tuta verko.

(Rimarko: Zamenhof sekvis nur la hebrean masoran tekston, kiu estas oficiala por la Hebreoj. La kritikan tekstojn de la Biblio eble Zamenhof ne konis aŭ ne povis havi, t.e. Rahlfs por la Septuaginto kaj Kittel por la hebrea Biblio).

D-ro Angelo Duranti - (daŭrigota)

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář
 

 

 

Z DALŠÍCH WEBŮ

REKLAMA