Jdi na obsah Jdi na menu
 


Memorando_Nova-Esperanto-movado_2014


STRATEGIA PLANO DE LA „NOVA ESPERANTO-MOVADO“
kaj memorando 14 de www.planlingvoj.ch

fare de Andreas Künzli, lic. phil. http://www.planlingvoj.ch/


A. Analizo: Esencaj danĝeroj (deficitoj) de la evoluo de la nuntempa Esperanto-movado:


1. Drasta signifo-perdo de Esperanto en la ĝenerala internacia sfero, pro diversaj kaŭzoj (kiuj estas aparte analizendaj). En la mondo ekzistas preskaŭ neniu alia temo, kiu estas malpli signifa, malpli aktuala ol Esperanto. De la preskaŭ totala sensignifeco kaj malaktualeco de Esperanto dependas ĉiuj ĝiaj problemoj.

2. Rapida membro-ŝrumpado pro biologiaj kaŭzoj kaj nekapablo de la movado gajni novajn interesularojn, membrarojn kaj esencajn celpublikojn, kiuj povus krei daŭripove (vd. sube) novajn kulturajn kaj intelek-tajn plusvalorojn por Esperanto, kiuj estus esence gravaj por la substanca pluekzistado de Esperanto.

3. Ĝenerala trivialiĝo, banaliĝo kaj primitiviĝo de la literatura kaj publica produktado en Esperanto, pri la ofte malalta kvalito kaj teda enhavo de Eo-revuoj kaj -libroj oni tute ne parolu. En ĉi tiu lingvo preskaŭ nenio plu interesa aŭ valora estas produktata, aŭ tre malmulte, kompare kun la nacilingvaj, ekzemple la angla lingvo.

4. Kreskantaj indiferenteco, senrespondeco kaj cinikeco de gvidaj Esperanto-funkciuloj, kiuj formale subtenas la movadajn ´mainstream-´opiniojn, kvankam ili verŝajne jam delonge fajfas pri Esperanto. Al ĉi tiu ĉapitro apartenas la vasta ekzisto de oportunismo kaj hipokriteco de tiuj cinikuloj, kiuj samtempe prifla-tadas diversajn landajn kaj lokajn politikistojn kaj poltikajn instancojn por konvinki ilin, ke ili subtenu Esperanton.

5. Vana mon-elspezado por sensencaj agadoj kaj idiotisma fanfarona propagando pri laŭdiraj propraj sukcesoj kaj prosperado de Esperanto.

6. Persona koteriiĝo, frakciismo kaj grupa izoliĝo.

7. Vartado de tabuoj kaj malhonesta traktado de la historio.

8. La Eo-movado ne nur obstine evitas, subpremas kaj rifuzas ĉiun kritikon (de interne kaj de ekstere) kaj cenzuras ĉiujn opiniojn, kiuj ne kongruas kun la tradiciaj vidpunktoj de la „finvenkisma“ Eo-movado, sed ankaŭ ignoras ĉiujn novajn kaj bonajn ideojn.

9. Regado kaj influado de la movado fare de malnovaj fanatikuloj, fantaziuloj kaj stranguloj (fundamen-talistoj), kiuj evitas ĉiajn reformojn kaj renovigon kaj ne volas ŝanĝi la ´status quo´, ĉar en tiu kazo ili perdus siajn statusojn, rolojn, poziciojn kaj funkciojn (kiujn ili ofte okupas dum jardekoj) kaj per tio fin-fine siajn potencon kaj influon. Granda problemo estas, ke la Esperanto-movado estas tro ofte reprezentata de tiaj aktivuloj, kiuj rakontas diversajn stultaĵojn kaj absurdaĵojn, tiel ke la ekstera publiko kutime ricevas malbonan impreson pri Esperanto.

10. Kreskantaj ideologia sektemo kaj fanatikemo (fundamentalismo) en la Eo-medio, ideologia unu-flankeco kaj politika maldekstrismo, malproksimiĝo de la realeco, precipe rilate la anglan lingvon kaj la rolon de Esperanto, kiu estas totale supertaksata (en la Eo-movado ekzistas kaj skizofrenio kaj paranojo samtempe). (Por ke neniu Eo-strukturo povu diri, ke ĝi ne sentas sin koncernata de tiu riproĉo, necesas emfazi, ke praktike sen escepto ĉiuj Eo-strukturoj estas koncernataj de la samaj problemoj menciitaj en ĉi tiu punktaro).

11. Ignorado de (la temoj de) la „ekstera mondo“ kaj kreskanta opozicio kaj agresemo kontraŭ tiu „ekstera mondo“, kiu rifuzas agnoski Esperanton.

12. Praktika senutileco de la ekzistantaj Eo-instancoj, -komitatoj, -„akademioj“, -„institutoj“, -konsilioj kaj -asocioj, ofte ĥimeraj, blufaj kaj virtualaj, kiuj servas al kelkaj fanatikaj kaj obstinaj aktivuloj kiel plat-formo por ludi personan rolon, sed nek por la membroj, nek por la „ekstera publiko“, nek por Esperanto mem ili ankoraŭ havas iun sencon, utilon aŭ efikon. Ke Esperanto dependas preskaŭ plene de tiuj struk-turoj, estas granda malavantaĝo kaj malhelpo por la efika evoluo de Esperanto kiel lingvo. Per aliaj vortoj: La e-istoj mem bremsas la evoluon de E-o.

13. Malinteresa kaj teda programo de ´oficialaj´ Eo-kongresoj kaj kunvenoj kun ofte kuriozaj prelegoj kaj iom frenezaj diskutoj plej ofte fare de la samaj personoj, kiuj altrudas siajn vidpunktojn. Pasiva publiko ĉefe pensiula, manko de junularo.

14. Malalta lingva kaj kultur-klera nivelo de la Eo-movadanoj. Tro da „krokodiloj“, „eternaj komencantoj“ kaj simplaj turistoj. Multaj unuafojaj vizitantoj kaj partoprenantoj ne revenas, kleruloj kaj intelektuloj malaperas.

15. Tradiciaj esperantologiaj kaj interlingvistikaj teorioj kaj konceptoj grandparte ne plu aktualas aŭ validas kaj estas reekzamenotaj kaj adaptotaj al la nuntempaj realaĵoj. Malnovaj interlingvistoj firme kontraŭstaras la reviziadon de siaj teorioj, kiujn ili konsideras sanktaj kaj netuŝeblaj (kvankam la „ekstera mondo“ ne agnoskas ilin).

16. La instruado kaj instruiloj de la Esperanto-movado estas enhave kaj didaktike eksmodaj, maltaŭgaj kaj tro amatorecaj, do neefikaj; ili ridindigas la lingvon Esperanto kaj ne preparas la lernantojn al intelekte pli altnivela aplikado de Esperanto. (Oni tro ofte propagandas Esperanton kiel lingvon de la afiksoj kaj forge-sas ĉion ceteran).

17. La oficialaj kaj neoficialaj interretaj platformoj de la Eo-movado estas senlime sensubstancaj, mal-interesaj, ofte malaktualaj kaj pro tio nevizitindaj. En tiuj kazoj, kie ili estas aktivaj kaj regule aktualigitaj, fanatike sektemaj ĉarlatanoj kaj fifamaj propagandistoj-ideologoj disvastigas siajn (plej ofte naŭzajn) komentojn kaj subjektive manipulitajn kaj torditajn doktrinojn, kio estas tre danĝera por kredemaj novuloj kaj naivaj, nesufiĉe kritikaj mensoj. Preskaŭ totale mankas modernaj amaskomunikiloj en Esperanto (radio, televido, filmoj).

18. En la Eo-movado 45% estas propagando kaj 45% estas amuzo. Nur maksimume 10% estas serioza laboro. Sed la formulo devus esti: 10%, 10%, 80%.

19. La (iama) Esperanto-propagando, kiu estis efektivigita en komunisma senco (precipe en la ´socialismaj´ landoj sed ne nur), estis praktike anstataŭigita per la esence kontraŭ-angla propagando, en okcidento kaj oriento.

20. La Eo-movado ne estas preta por eventuala internacia enkonduko de Esperanto. La Eo-propagandistoj neniam serioze pensis pri la sekvoj kaj konsekvencoj de tia enkonduko. Por ne fuŝi ĝin, la projekton de la endonduko de Esperanto devus transpreni ne-esperantistoj.

21. …

Konkludo: Sub tiuj ĉi cirkonstancoj estas forte dubinde, ĉu nuntempe havas sencon investi monon kaj energion (tempon) por la subteno de Esperanto.


B. Kelkaj mitoj kaj legendoj, kiujn necesas revizii:

1. L.L. Zamenhof ne estis polo, sed judo (kio estas esenca kaj grava diferenco). De la objektiva traktado de ĉi tiu distingo dependas la honesta aŭ malhonesta traktado de la Eo-historiografio (kiu nuntempe estas malhonesta).

2. Esperanto ne estas supera kompare kun la naciaj lingvoj aŭ kun la angla lingvo. Asertoj kiel „E-o ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado” estas pure blufaj kaj proksimaj al skizofrenia sinteno de la Eo-propagando. Ankaŭ la aserto, ke scipovante la anglan lingvon, oni nur „lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio”, estas komplete malvera, malaktuala kaj falsa, ĉar ekster tiuj landoj kontraŭ-pruvita de la realeco mem. Ne nur E-on, sed ankaŭ aliajn lingvojn eblas „plene posedi per memstudado”. Estas ankaŭ tre dubinde, ke „granda parto de la monda loĝantaro“ vivas en „lingva malsekureco“ „aŭ rekta lingva subpremado“. Ktp. Al la Eo-movado oni povas rekomendi, ke ĝi distanciĝu de la „Praga Manifesto“ de 1996, en kiu tiaj kaj similaj asertoj estis faritaj, ĉar per tio oni nur ridindigas Esperanton, kaj ke ĝi revenu al normala, racia kaj senideologia pritakso de la aferoj. (Vd. piednoton 18 de la 13 konkludaj hipotezoj de www.planlingvoj.ch)

3. Aplikado de terminoj kaj konceptoj: Daŭripovo (angle: sustainability, germane: Nachhaltigkeit) estas termino el la sferoj de la ekonomio, sociologio kaj ekologio (arbarkulturo). Esperanto ne estas daŭripova en tiu senco, ĉar ĝi ne estas aplikata en la „ekstera mondo“. Neŭtraleco estas politika-milita termino kaj koncernas la principan sintenon de ŝtatoj kaj organizaĵoj. La lingvistiko ne konas tiun terminon, lingvoj ne estas kaj ne povas esti neŭtralaj. Demokratio rilatas al politikaj sistemoj. Esperanto ne estas politika sistemo, nek demokratia lingvo, la lingvistiko ne konas la koncepton de demokratiaj lingvoj kaj demo-kratiaj lingvoj ne ekzistas. Lingva justeco estas termino uzata precipe sur la jura, politika aŭ filozofia, eble ekonomia kampoj, kaj rilatas al homaj rajtoj (sed Esperanto ĝis nun ne estis aplikita en tiu rilato kaj nenie en la mondo ludas rolon en la diskuto pri lingva justeco, vd. ekzemple la ĉi-rilatan debaton en Svislando, Kanado, Belgio, Hispanio, baltaj ŝtatoj, Ukrainio, Sudafriko aŭ Hinda Unio). Ankaŭ la nocio lingva ekologio estas komplete absurda same kiel ´ekologia holokaŭsto´aŭ ´holokaŭsto de la abortado´ (JP II) kaj analogaj arbitre inventitaj interrilatigoj de konceptoj. Do, ĉiuj tiuj terminoj estis ´celfremdigitaj´ (kiel la german-lingvanoj diras) de la origina signifo, fantazie atribuitaj al Esperanto kaj misuzitaj/uzurpitaj de la Eo-propagandistoj. Neniu en la „ekstera mondo“ agnoskas tiujn valorojn rilate al Esperanto. (Certe, la menciitaj nocioj ricevis plilarĝiĝon de la senco, sed tamen oni ´lasu la preĝejojn en la vilaĝoj´, ĉar tiuj terminoj ne taŭgas por Esperanto kaj Esperanto ludas nenian rolon por ili.)

4. La Esperanto-movado ne estis nur viktimo de la nacisocialismo, faŝismo kaj komunismo, sed ĝi ankaŭ aktive apogis tiujn politikajn sistemojn, kiam ili estis aktualaj kaj validaj en certaj landoj, precipe en la kazo de la komunismaj.

5. Esperanto ne estas tiel facila (facile lernebla) lingvo kiel la oficiala propagando asertas kaj celas kredigi. La t.n. „propedeŭtika valoro“ de Esperanto estas nura aserto de la Esperanto-propagando kaj nenie agnoskita en la mondo.

6. La Esperanto-movado ne estas „humanisma“ aŭ „etika“ movado. La Eo-movado ankaŭ ne estas ´klasika´ pacmovado aŭ mondcivitana movado, des pli ke ĝi mem neniam konsideris sin tia. Povas esti, ke la Eo-movado havas en si elementojn de tiuj movadoj kaj ideoj, sed fakte, la Eo-movado praktike faris nenian realan kontribuon al humanismo, etiko, paco aŭ mondcivitaneco, nek al la homaj rajtoj, plej malmulte en la iamaj ´socialismaj´ landoj, kie Esperanto estis misuzita kaj uzurpita de la e-istoj por la ŝtata propagando, kiu estis, kun la aktivega kaj vervega apogo de la Eo-asocioj, reakcie direktita kontraŭ paco, humanismo, mondcivitaneco, homaj rajtoj, judaj aferoj, FRG, Okcidento ktp. (kiel oni nun scias, la ´socialismaj´ ŝtatoj protektis /arabajn/ teroristojn kaj malnovajn naci-socialistojn, kiuj amase fuĝis el Okcidento por eviti la juran persekutadon en la ´socialismajn´ landojn, precipe GDR, kompreneble kun la permeso kaj apogo de Sovetunio, la „imperio de la malbono“. Ankoraŭ nuntempe UEA pugolekas en Ĉinio, Vjetnamio kaj Kubo por ricevi agnoskon kaj respekton). Nur paroli aŭ apliki Esperanton kaj disvastigi ĉi-rilatajn asertojn ne sufiĉas por plenumi la kondiĉojn esti agnoskita kiel lingvo aŭ movado de paco, humanismo kaj simile. La problemo de la Esperanto-movado estas, ke ĝi neniam ricevis iun signi-fan internacian premion (ekzemple nobelan), kaj la montevideo Esperanto-rezolucio de 1954 povas esti konsiderata kiel efemera kapricaĵo, kiu havis neniujn mondskuajn aŭ mejloŝtonajn sekvojn por Esperanto kaj pri kiu hodiaŭ krom la Eo-propagandistoj mem neniu plu parolas. La nuntempaj Eo-propagandistoj ankaŭ havas nenian meriton pri tiu rezolucio, kiun ili misuzas por plej diversaj groteskaj propagandaj agadoj.

7. La cifero de la Eo-parolantoj (de 1-2 milionoj kaj simile) estas ege troigita. La Delegita Reto de UEA deklaras ĉirkaŭ 21.835 membrojn de Landaj Asocioj (inkl. junularo). Verŝajne parte temas pri fik-ciaj ciferoj. Ne pli ol 10% de tiuj membroj estas vere aktivaj, kaj multaj eĉ ne bone posedas la lingvon Esperanto. Supozeble ne ekzistas konsiderinde pli multaj esperantistoj ekster tiuj organizaĵoj kaj membro-nombroj, Lastatempe nur kelkcent e-istoj partoprenis internaciajn Esperanto-kongresojn, kaj ofte nur kelkdek personoj vizitas landajn aŭ lokajn kunvenojn. Konklude, en la mondo ekzistas probable nur kelkmil realaj esperantistoj, maksimume.

8. La „interlingvistiko“ eventuale povus esti, sed ne estas (kaj ne fariĝis) nova scienco, sed ĝi estis/as nur pseŭdo-scienca propaganda ´armilo´ por pravigi la laŭdiran superecon de Esperanto rilate al aliaj planlingvoj, kaj parte ankaŭ al la etnaj lingvoj, kiujn oni parte ne hezitis misfamigi kiel minorajn kaj danĝerajn, ĉar laŭ la opinio de e-istoj, ili (precpe la grandaj) forpuŝas pli malgrandajn lingvojn, do sufiĉa kialo por malami tiujn lingvojn, precipe la anglan. La relativa sukceso de Esperanto ne estas unuavice ŝuldata al la lingvo Esperanto mem (kiu el scienca vidpunkto verŝajne ne estas pli bona ol aliaj planlingvoj de la sama tipo aŭ al aliaj nacilingvoj, kies imitaĵo ĝi estas), sed precipe al la ´spirito´, kiu eliris de ĝi tra la verko kaj agado de L.L. Zamenhof, kaj al la rimarkinda propaganda kapablo (kaj energio) de la populisma Esperanto-movado, kiu sukcesis vendi sian ĉarlatanan mitologion unuavice al specifa publiko, kiu sentis sin allogata (simile al sekto) kaj aplikas Esperanton kiel specon de ´vivfilozofio´, dum la kvalita evoluo de la lingvo mem ludis/as ne nur duarangan, ŝajne neglektindan kaj neglekteblan rolon, sed servis/as antaŭ ĉio kiel preteksto por vivi tiun filozofion, ĝis nun.


Konkludo: La asertoj de la Esperanto-movado estas troigitaj, nerealismaj, mensogaj kaj falsaj. Kiu kredas je la tradiciaj asertoj de la Eo-propagando, tiu kredas ĉarlatanojn, falsajn profetojn kaj trempas sin mem.


C. Evoluigeblaj potencialoj de Esperanto, kiuj ne estas sufiĉe kultivataj kaj ´ekspluatataj´ kaj kiuj povas esti flegataj sur jenaj kampoj:

1. Krea intelekta kaj verka potencialo de la lingvo Esperanto sur pli alta nivelo. Tradukado kaj originala verkado surbaze de ne-esperantaj temoj. Esperanto povas ricevi agnoskon, respekton kaj prestiĝon nur se per ĝi estas kreataj intelekte kaj kulture altnivelaj valoroj.

2. Internaciaj kaj naciaj lingvaj demandoj kaj teoriaj debatoj.

3. Universalaj kaj landaj kongresoj, kiuj ne sufiĉe traktas temojn ligitajn kun la gastlando kaj kun la mondaj problemoj kaj kiuj ne sufiĉe utiligas la turisman kaj fakan potencialon.

4. Kunlaborado kun aliaj NROj.

5. Inteligenta kaj realisma informado kaj varbado.

6. Interreto kaj novaj teknologioj.

7. Fakuloj kaj taŭgaj interesaj prelegantoj en E-o, kiuj ne estas sufiĉe oftaj invitataj de Eo-asocioj (restarigo de reto de ´fizikaj´ kaj per-skajpaj prelegantoj).

8. Universitatoj kaj scienca/faka agado.

9. Sinergioj inter turismo, komerco kaj kulturo ĝenerale.

10. Libroservoj kaj perantoj.


Interlingvistiko:
Kiel esencaj referencoj por la interlingvistika teorio (doktrino aŭ debato) de la „Nova Esperanto-movado“ estas konsiderataj la vidpunktoj, opinioj kaj sintenoj de jenaj lingvistoj kaj sciencistoj: Jan Ignacy Baudouin de Courtenay, Louis Couturat, Ferdinand kaj René de Saussure, Wilhelm Ostwald, Edward Sapir, Otto Jespersen, Mario Pei, Leszek Kołakowski, Stevan Roger Fischer, Robert Phillipson, Umberto Eco kaj Philippe van Parijs, eble aliaj.


El ĉi tiu baza kritiko kaj prezento de potencialoj devas esti faritaj la ĝustaj konkludoj, same el la fundamentaj, vojmontraj konsideroj de la supre menciitaj lingvistoj kaj filozofoj.


Kiu deziras subteni tiun ĉi Strategian Planon de la (dume fikcia) „Nova Esperanto-Movado“, tiu povas deponi sian nomon aŭ subskribon ĉe kuenzli@osteuropa.ch. (Ne estas mirige, se neniu deziros subteni ĝin, sed oni neniam plu riproĉu al A. Künzli, ke li ne havis ideojn por plibonigi la situacion de la Eo-movado kaj ĉi-irilate ne faris proponojn kaj sugestojn).


www.planlingvoj.ch, septembro 2014.


Pli detala analizado de la problemoj de la Esperanto-movado sub http://www.planlingvoj.ch/13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf

 

la aŭtoro de la artikolo estas Andreas Künzli, lic. phil. http://www.planlingvoj.ch/

tiu ĉi artikolo estis publicita en 2014

 

https://janjosefpospisil.estranky.cz/clanky/13_hipotezoj_pri_esperanto_2012.html

 

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář