Jdi na obsah Jdi na menu
 


Raporto: Ekumena kristana aranĝo BIBLIAJ TAGOJ 2014 Tuchoměřice

(propono) artikolo por La Ondo de Esperanto, sendenda al la redakcio antaŭ la 14-a de majo 2014

 

Ekumena kristana aranĝo BIBLIAJ TAGOJ 2014 Tuchoměřice

Jan Pospíšil

La fenomeno de Bibliaj Tagoj ekestis en la komunumo de karmelitana sacerdoto Willibald, esperantisto en Germanio jam en 2008 (aŭ pli frue). Ekde la komenco la regula ĉiujara aranĝo atingis internacian kaj ekumenan atenton de kristanoj esperantistoj. La iniciato estas ĉiujare sur la flanko de IKUE (katolikoj) kaj en kunlaboro kun KELI (protestantoj). De tempo al tempo okazas ankaŭ Ekumenaj Kongresoj (ne okazas ĉiujare). Kaj BT-oj kaj EK-oj okazas ĉiam en alia lando. La komunaj aranĝoj estas ĉiam firme bazitaj sur tut-tagaj komunaj preĝoj helpe de ADORU, la elstara ekumena diserva libro. Tiu ĉi eminenta liturgia libro, eldonita jam en 2001, estas ne nur komuna kristana kantaro (dum kompilado de la tekstoj kaj muzikaj notoj  kunlaboris la liturgiaj komisionoj de IKUE kaj de KELI), sed ĝi enhavas multajn liturgiajn modelojn de diversaj ekleziaj ekumenemaj denominacioj, preĝojn, psalmojn kun la muzikaj notoj, liturgiajn kantojn kaj variajn liturgiajn mes-ordojn. La libron aprezas kaj uzas ofte  ne nur laikoj, sed precipe pastroj kaj pastoroj, ĉar ĝi konvenas por ĉiuspecaj internaciaj ekumenaj aranĝoj (kaj ankaŭ por privataj ĉiutagaj preĝoj) en la Internacia Lingvo. (ankaŭ ILo ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino)

Ĉi jare la Bibliaj Tagoj okazis inter la 30-a de aprilo kaj la 4-a de majo en Ĉeĥio, en la iama jezuita kastelo de Chemin Neuf (= nova vojo; la retejo internacia) en Tuchoměřice, en antaŭurbo de Prago. La kastelon ŝtelis post la revolucio en 1948 la komunisma ŝtato de la eklezio, kaj post la (kontraŭ)-revolucio en 1989 la demokratia ŝtato redonis la kastelon al la eklezio, en tre ruinigita stato. Poste venis la internacia franc-devena ekumena komunumo Chemin Neuf kaj aĉetis la kastelon de la ĉeĥa eklezio, kaj longtempe riparas la konstruaĵojn. La kastelo nun funkcias kiel modern-stila kristana monaĥejo malfermita al la publiko, kiu celas vivi per kristana vivo (ge-celibatuloj, kun sacerdotoj kaj ge-monaĥoj, komune kun la tutaj kristanaj familioj en la kastelo) kaj preĝi kaj labori por unueco kaj paco inter eklezioj (de diversaj kristanaj denominacioj) kaj por unueco kaj paco inter landoj de la mondo.

 

 

 

 

Kiaj estis la ĉi jaraj Bibliaj Tagoj koncize?

 

 

 

1-e la partoprenintoj estis el diversaj landoj:

 

Germanio 13, Ĉeĥio 13, Italio 3, Rumanio 2, Slovakio 2, Francio 1

 

 

2-e la partoprenintoj estis el diversaj eklezioj:

 

katolikoj 23, evangelianaj 11; el ili: luteranoj 5, reformitoj 3, ĉeĥofratoj 2, husanoj 1

 

 

3-e okazis diversaj di-servoj:

 

katolikaj sanktaj mesoj 4, luteranaj Di-servoj 1, ekumenaj Di-servoj 2, 1 matena laŭdo, 1 vespro, 1 tagmeza horo; po 1 matena, vespera, tagmeza preĝoj, kaj la du-lingva preĝo por unueco de kristanoj (ĉiam vendrede tagmenze) kun Chemin Neuf; jud-devenaj kantoj

 

 

4-e ni vizitis diversajn sanktajn lokojn:

 

la jezuita kastelo kun preĝejo de s-ta Vito (nun klostro/monaĥejo de Chemin Neuf)

Prago - la katedralo de sanktaj Vito, Venceslao kaj Adalberto

Prago - preĝejo de Jesuo Infano de Prago (la origina!; miloj da kopioj estas en la mondo)

alia grupo vizitis la preĝejon de s-ta Nikolao anstataŭ Jesuinfano

Nebuŝice - preĝejo de s-taj Cirilo kaj Metodio (kun la sankta meso en Esperanto tie)

Prago - la kapelo de Betlehemo, kie predikis Johano Hus, la eklezia reformisto

 

 

5-e la fruktoj de BT 2014:

 

La plej valoraj fruktoj, tiuj de la spirito, ofte estas kaŝitaj, kelkfoje intimaj. Ni spertis kreskon de gefrateco, ĝojo, amo de tago al tago kaj konfidas, ke ĉiuj daŭrigu tiun vojon en sia ĉiutaga vivo, ĝis eventuala revido! Estas espero, ke tio, kion ni vivas malgrandskale (gefrata kunestado en la nomo de la Sinjoro, spitante doktrinan kaj tradician disecojn, kaj due superado de la muroj inter la naciaj eklezioj per Esperanto), havu efikon kaj estu modelo por la unueco de la eklezio kaj de la mondo. Ankaŭ la renkontiĝo kun la "ekumen(em)a" komunumo Chemin Neuf estis valora kaj impulsodona. Eble la modelo de Chemin Neuf povus esti impulso, por ke ankaŭ kristanoj esperantistoj trovu iun domon kaj fondu internacian ekumenan komunumon, kie povus daŭre kunvivi per kristana vivo Esperanto-parolantoj el diversaj landoj, kristanoj daŭre vivontaj komune en unu loko, preĝonte kaj laboronte tie por unueco kaj paco inter eklezioj kaj por unueco kaj paco inter landoj de la mondo. Ankaŭ pri tio estis niaj ĉe-manĝaj interparoloj. Mi esperas    (ni esper-ant-istoj ja estas „fakuloj“, kiuj estas esper-antaj „profesie“). L.L.Zamenhof, la doktoro Esperanto, estis religie praktikanta Judo (fakte nia frato en Dio), do li elektis sian kaŝnomon Esperanto tute klare pro religiaj kialoj. Dio benu lin!

 

Mi vidas la okazaĵon nur kiel la loka kun-organizanto de la germana ĉef-organizanto. Mia vidpunkto estas ankaŭ malvasta tial, ke mi povis partopreni nur la BT 2012 en Trento, Italio, kaj neniun Ekumenan Kongreson. Oni ja bone konscias, ke nur per ekzisto de la Eŭropa Unio ne ĉesas maljustaĵoj en Eŭropo. La malpli riĉaj landoj restas malriĉaj, kaj ne ĉiuj homoj povas permesi al si veturi eksterlanden pro financaj problemoj. Kristanoj estas inter si solidarecaj kaj helpas unu la alian. Tiu solidareco aperas ene de KELI pli forte ol ene de IKUE. Kaj kroma alia post-efiko estis, ke dekoj da kristanoj esperantistoj, kiuj estas solaj kaj ekster Eŭropo (Kenjo, Ĉinio, Togolando, ktp.), povis kaj povas sekvi la aranĝojn je longa distanco pere de la interreto. En iuj retaj lokoj estas kolektataj fotoj kaj informoj pri la kristanaj internaciaj aranĝoj, kaj tiel la solaj foraj kristanoj povas sperti la kristanan internacian solidarecon pere de la Internacia Lingvo. Bona rezulto ankaŭ estas, ke la kristanoj soluloj sinprezentas en la foto-retejo en koncizaj kristanaj aŭtobiografioj. Malbona rezulto estas ekscio, la malĝojiga detalo, ke pluraj el ili povas sendi ret-mesaĝon, sed pro la ŝtata cenzuro de la interreto en iuj landoj ili ne povas konektiĝi al retejoj en Eŭropo, kaj ne povas legi ne nur la retajn informojn pri agado de kristanoj esperantistoj, sed ne povas legi eĉ siajn aŭtobiografiojn, kiujn ili sendis. Sed vi, karaj legantoj, vi ja povas legi. Legu kaj preĝu por la paco kaj unueco inter eklezioj, religioj, landoj en la mondo kun ni, mi petas.

via kristana frato Johano Jozefo, OLJpost+

 

 

IKUE http://www.ikue.org/cz/EEK-Trento/EEK-Trento.htm

KELI http://keli.chez.com/

la foto-retejo http://www.foto-retejo-de-bibliaj-tagoj.estranky.cz/clanky/kie-estas-la-limoj-de-ekumenismo-.html

Facebook por BT-oj https://www.facebook.com/groups/279023165592829/

Facebook por EK-oj https://www.facebook.com/groups/686505121409189/

https://www.facebook.com/events/215502768637285/?fref=ts

https://www.facebook.com/events/694276577283585/?fref=ts

la 1-a foto estas prenita el la oficiala retejo de Chemin Neuf http://www.chemin-neuf.cz/akce/Kazdy-tyden/Kostel-sv-Vita-v-Tuchomericich

la 2-a foto estas fotita la 9-an de majo, dum la Preĝo por unueco de kristanoj

la 3-a foto montras la doloron de ekumenismo: la malplenaj pateno kaj kaliko simbolas la nunan neeblon de kristanoj de diversaj denominacioj komune akcepti la Eŭĥaristion

FINO

EKSTER LA ARTIKOLO:

Mi sendas la artikol-proponon kopie al Stefan Lepping, la ĉef-oraganizinto de BT 2014 (kaj de la antaŭaj aranĝoj) por kontrolo, eventuale por korekto, aldono de datoj kaj datumoj... aldono de fotoj...

La Bibliaj Tagoj okazis en 2013 Strasburgo, Germanio; 2012 Trento, Italio; 2011 Werl, Germanio; 2010 Münster-Givenbeck, Germanio; 2009 ?; 2008 ? (multaj nekonataj datumoj)

Ĉar mi ne kapablis el la reto ekscii detalojn pri la antaŭaj Bibliaj Tagoj, mi ne menciis ilin en la artikolo. Mi scias nur, ke en Pollando iam okazis io (ĉu BT ĉu EK?) kaj pro tio, ke la aranĝo fariĝis tre amasa „malmultekosta feriado“ por multaj partoprenintoj, anstataŭ kristana aranĝo, eble pro „la skandalo“ neniu skribis pri tio retan raporton.

Kredante, ke mi faris mian laboron, kiom mi kapablis, sciante, ke la artikola teksto neniam estos „la plej bona“, mi esteras, ke per aldono de pluaj informoj fare de Stefan kaj per redaktaj tuŝoj (aŭ tusoj ) kaj ŝanĝ(et)oj fare de la redakcio povas aperi bona artikolo en La Ondo de Esperanto.

La fotojn mi intence ne elektis (estas multaj, vi elektu mem en la foto-retejo), ankaŭ pro tio, ke pluraj partoprenintoj promesis sendi fotojn (kaj se ili sendos, ili aperos sekve en la foto-retejo), sed mi rekomendas por la artikolo iun el la fotoj de frato Venceslao:

http://www.foto-retejo-de-bibliaj-tagoj.estranky.cz/clanky/fotoj-de-vaclav-2014-05-01-tuchomerice.html

http://bibliajtagoj.rajce.idnes.cz/fotoj_de_Vaclav_2014-05-01_TUCHOMERICE

 

Amike kaj frate salutas

Johano Jozefo, OLJpostulanto (en mia nuna vivo de postulanto mi klopodas kunigi la idealojn de la Verda Stelo kaj de la Verda Kruco)

 

NOTO: en tiu ĉi paĝo mi ne povas aldoni la fotojn, ĉar la persona senpaga retejo estas jam plen-plena, envenas tekstoj, sed ne plu envenas fotoj; por la fotoj rigardu la Fejsbukan retejon Bibliaj Tagoj 2014 Tuchoměřice, Ĉeĥio:

ankaŭ rigardu:

EK 2014 Trento † Ekumena Kongreso

grupo por Internacia Ekumena Kristana Komunumo por Komuna preĝo kaj Komuna Laboro

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář